Vizitu Forumon

Ĉina projekto por stimuli ekonomion efike vigligis fidon de merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, la 9-an de novembro, Ĉinio publikigis projekton por stimuli ekonomion kun dujara totala investo je 4 mil miliardoj da juanoj, tio kaŭzis varman reagon en la tuta mondo. Analizistoj esprimis bonvenigon al la projekto kaj opiniis, ke la projekto vigligos fidon de merkato kaj helpos teni kontinuan kaj stabilan kreskadon de ĉina ekonomio. Ili esprimis, ke en la nuna situacio de tutmonda financa krizo, ĉina fortigo de investo al konstruado de bazaj instalaĵoj efike plivastigos enlandan postulon kaj plenigos mankon de ekstera postulo, kaŭzita de la financa krizo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Influate de la tutmonda financa krizo, malrapidiĝis kresko de ĉina ekonomio, leviĝis kosto kaj malpliiĝis efiko, tio influis investajn volon kaj kapablon de iuj entreprenoj, kaj bremsis konsuman kreskadon. Nun, aperis malprospera tendenco pri ĉinaj ŝtalo, elektroenergio kaj en aliaj gravaj fakoj.

Estro de instituto de industria disvolvo sub la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Hu Chunli opiniis, ke la projekto por stimuli ekonomion estas ĉina ĝustatempa aranĝo kontraŭ la nuna enlanda ekonomia funkciado kaj influo el internacia ekonomia krizo kaj la forta signo pri "teno de ekonomia kreskado". Li diris:

"Nun, la tutmonda financa krizo kaŭzis seriozan influon al Ĉinio. En ĉi tiu stato, por teni nian ekonomian kreskadon, ni devas alpreni relative senhezitan rimedon kaj trovi novan ekonomian kreskan punkton per plivastigo de enlanda postulo kiam ekstera postulo estas malprospera."

Laŭ la projekto, en la fino de 2010, Ĉinio investos 4mil miliardojn da juanoj por konstruado de bazaj instalaĵoj, publika trafiko, ekologia medio, postkatastrofa konstruado, programoj pri popola vivo kaj altigo de enspezo de urbanoj kaj kamparanoj. Samtempe, ĉina financa politiko sin turnos de "stabila" al "aktiva" kaj ĉina mona politiko sin turnos de "firma" al "taŭge malstreĉa".

Analizistoj montris, ke la elstara brila punkto en la projekto estas investo por garantii la vivon de popolanoj, la konkretaj rimedoj inkludas rapide konstrui garantiajn loĝejojn, kamparajn bazajn instalaĵojn kaj fortigi investon al eduko kaj kuracado. Vicestro de disvolva esplora centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Liu Shijin opiniis, ke ĉi tiuj rimedoj montras, ke akcelante ekonomion, la ĉina registaro ne forgesis la disvolvan koncepton pri atento de la vivo de popolanoj kaj konstruado de harmonia socio. Li diris:

"Plibonigo de la vivo de popolanoj estas karakterizaĵo de ĉi-foja plivastigo de enlanda postulo, popolanoj profitos de la dek rimedoj."

En la lasta jaro, ĉina financa enspezo superis 5 mil miliardojn da juanoj, bona financa subteno liveros fortan kapitalan subtenon al la projekto. Laŭ raporto, la kapitalo de la projekto fontas en pliigo de longtempa konstrua ŝtata ŝuldo kaj en pliigo de proporcio de fikskapitala investo en registara buĝeto.

Ĝenerala ekonomikisto de ĉina Ŝtata Statistika Buroo Yao Jingyuan esprimis, ke kvankam oni malfacile juĝas altiran rolon de la projekto al ĉina ekonomio, tamen la nuna ekonomia baza flanko estas bona, potenciala forto de enlanda postulo granda kaj financa sistemo ĝenerale stabila, tial Ĉinio plenas de fido pri trakto de financa krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto