Vizitu Forumon

Ĉina registaro fortigis financan subtenon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
Karaj aŭskultantoj, disvolvo de multaj ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estis serioze influata de nuna descendo de internacia ekonomio kaj aliaj faktoroj, eĉ iuj entreprenoj falis en administradan dilemon, samtempe kun tio mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj alfrontas grandan malfacilon en la flankoj de monkolekto kaj kredito. Por solvi la problemon, la ĉina registaro aktive alprenis rimedojn, fortigis financan subtenon al la entreprenoj kaj akcelis ilian stabilan evoluigon. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Komence de la kuranta jaro, Ĉinio plenumis streĉan monan politikon por bremsi inflacion. Sekve de ŝanĝiĝo de enlanda kaj internacia ekonomisituacioj, Ĉinio komencis laŭgrade redukti limigon. En la lasta septembro, la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko permesis, ke ĉinaj diversaj bankoj kaj financaj establaĵoj pliigu 10% de kredita skalo en la komenco de la kuranta jaro, parto estas uzata por subteni mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn. En novembro, Ĉinio nuligis limigon de kredita skalo kaj forte subtenas, ke bankoj kaj financaj establaĵoj fortigu kreditan subtenon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Vicestro de Ĉina Popola Banko Yi Gang konigis, ke ĉi tiuj politikoj montras la intencon de la centra banko pri solvo de monkolekta malfacilo de la entreprenoj. Li diris:

"De januaro ĝis oktobro de la kuranta jaro, diversaj kreditoj en renminbi pliiĝis je 3 660 miliardoj da juanoj, tio estas la plej alta nivelo historie. Kompreneble, pro la kredita kresko, multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj gajnis kreditan subtenon."

Samtempe, ĉinaj financaj establaĵoj fortigis kreon de financaj produktoj kaj esploris plurajn monkolektajn manierojn por disvolvi ĉi tiajn entreprenojn. Ekzemple, en la ĉina suda urbo Dongwan, lokaj registaraj fakoj kaj politikaj asekuraj kompanioj kune establis politikan monkolektan platformon por solvi la malfacilon. Loka registara oficisto Chen Qiwei konigis, ke mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj bezonas fari nur unu aĉeton en politika asekura kompanio; post akcepto de asekura kompanio, ili gajnos servadon de financaj establaĵoj en la flankoj de kredita aĉeto kaj monkolekto. Li diris:

"Se banko ne reprenos krediton, eksporta kredita asekura kompanio pagos 90% de la kredito, relative risko de banko estas malgranda."

En la ĉina provinco Zhejiang, kie amasas multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, en la lasta oktobro, zhejiang-a komerca banko unue faris provpunkton pri valorpaperigo de kredito de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj emisiis valorpaperojn je preskaŭ 700 milionoj da juanoj por subteni krediton de ĉi tiaj entreprenoj. La agmaniero povas ne nur plivastigi monkolektajn vojojn, sed ankaŭ helpi al financaj establaĵoj disigi kreditan riskon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj vastigi kreditan spacon, liveratan de financaj establaĵoj al ĉi tiaj entreprenoj.

Koncerna respondeculo de la ĉina centra banko esprimis, ke monkolekta kaj kredita malfacilo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas la monda problemo, kaj solvo de la problemo estas procezo kaj necesas longtempa klopodado. En la venonta paŝo, la centra banko flekseble uzos plu instrumentojn de mona kredito kaj bone faros kreditan subtenon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto