Vizitu Forumon

Transigo de terkontrakta rajto injektis novan vivecon al ĉina kamparo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Antaŭ nelonge la tria plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis kaj publikigis gravan dokumenton por akceli kamparan reformadon, unu grava enhavo de la dokumento ĝuste estas klarigo de la politiko pri permeso al kamparanoj laŭleĝe transigi terkontraktan rajton, koncernaj specialistoj opiniis, ke la agmaniero utilas al realigo de kampara skaliga produktado, akcelo de intensiva uzado de tero kaj altigo de efiko de kampara ekonomio. Hodiaŭ ni babilos pri ĉi tiu temo.

La antaŭnelonge fermita tria plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis, ke en 2020 kamparana pokapa enspezo duobliĝu ol tiu en la kuranta jaro. Establigo de la merkato de transigo de terkontrakta rajto kaj permeso al kamparanoj disvolvi taŭga-skalan agrikulturan produktadon estis rigardata kiel la grava garantio por realigi la celon.

Kio estas transigo de terkontrakta rajto? Ni devas paroli pri tio de la ĉina tera sistemo. En Ĉinio, ne ekzistas tera privata posedsistemo. Homoj posedas nur teran uzrajton, sed ne posedrajton. Laŭ terkontrakta sistemo kun familia respondeco, starigita en la fino de 70-aj jaroj de la lasta jarcento, kamparanoj povas gajni ternegocan rajton per subskribo de longtempa kontrakto, la sistemo ege altigis aktivecon de ĉinaj kamparanoj kaj ludis grandan rolon al garantio de ĉinaj agrikultura produktado kaj grena sekureco kaj al altigo de kamparana enspezo. Sed, sekve de altiĝo de produkta forto en la kamparo kaj senĉesa popularigo de scienc-teknikaj metodoj, en la ĉina kamparo aperis la problemo, ke tero estas tro disa kaj utiliga proporcio malalta.

Registara oficisto, respondeca pri agrikulturo, sinjoro Chen Xiwen faris eksplikon pri tio.

"Ekzemple, iuj junaj knaboj lernas aŭ laboras en aliaj lokoj, kaj en hejmo maljunuloj ne kapablas fari terkulturadon. Pri ĉi tiu reala stato, ĉinaj leĝoj kaj politikoj frue difinis, ke terkontrakta rajto estu transigebla."

Kvankam frue Ĉinio difinis transigeblecon de terkontrakta rajto, tamen pro manko de praktikaj kaj konkretaj negoca platformo kaj regularo, transigo de terkontrakta rajto ne ludis endan rolon en la ĉina kamparo. Ĉifoje, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio klare elmetis, ke Ĉinio permesas al kamparanoj transigi terkontraktan rajton en la maniero de luado, interŝanĝo, transigo kaj akcia kunlaboro kaj disvolvi taŭg-skalan administradon en multaj manieroj. Pri tio, sinjoro Zhao Yutian, esploristo de centro pri kampara ekonomio sub la ĉinan Ministerio pri Agrikulturo, opiniis, ke tio efike akcelos kamparan ekonomion. Li diris:

"La regularo havas signifon en du tavoloj. La unua estas sistema signifo, la tria plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la 'decidon', la decido estas politika subteno kaj ludis grandan rolon al reguligo de la transigo de terkontrakta rajto. La dua estas ekonomia signifo, la decido ludos grandan rolon en la flankoj de akcelo de produkta forto, apliko de produktaj teknikoj kaj altiro de eksteraj kaj enlandaj kapitaloj kaj cirkulado de agrikulturaj produktoj. Tial, la decido havas tre gravan signifon por kampara disvolvo kaj solvo de problemoj de 'agrikulturo, kamparo kaj kamparano' ".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto