Vizitu Forumon

Ĉinio lanĉis planon por prosperigi tekstilan kaj ekipaĵ-manufakturan industriojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
La 4-an de februaro la ĉina Ŝtata Konsilantaro akceptis planon por prosperigi la tekstilan kaj ekipaĵ-manufakturan industriojn. Ĝis nun la ĉina registaro jam lanĉis 4 el 10 industrio-akcelaj planoj por trakti la financan krizon. Laŭ la plano imposta rabato por eksportaj tekstilaĵoj altiĝis de 14% ĝis 15%. Profesiuloj montris, ke la nova imposta rabato estas pli malalta ol la atendata, tamen tiu ĉi rabato ankoraŭ povas pliigi al la tekstila industrio profiton de miliardoj da juanoj. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

La ĉina tekstila industrio estas la ĉefa suferanto de la financa cunamo. De januaro ĝis novembro de la lasta jaro la totala profito de ĉinaj tekstilaj fabrikoj en relative granda skalo negative kreskis unuafoje de 10 jaroj, kaj du trionoj de la tekstilaj entreprenoj malprofitis aŭ proksimis al la deficito.

Sinjoro Sun Huaibin, proparolanto de la Ĉina Asocio de Tekstilaj Fabrikoj, diris, ke la plano postulas, ke oni malfermu krediton al entreprenoj, kiuj provizore havas ekonomian malfacilon en la funkciado, tamen ili ankoraŭ posedas bonan fundamentan surfacon, kaj pliigu la financan subtenon al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Tiu ĉi rimedo estas ĝojiga novaĵo por tekstilaj entreprenoj en malfacila stato. Li diris: (sono 1)

"La plano povas siagrade ludi pozitivan rolon por helpi al la entreprenoj liberiĝi el la malfacila stato. Oni devas efektivigi financan kaj impostan politikojn en la kredito de bankoj al entreprenoj, ĉar tio povas kontentigi la postuladon de entreprenoj pri la cirkuligebla kapitalo kaj komercado."

"Pro reguligo de la kurzo de Renminbi kaj altigo de laborforta kosto, en la pasinteco, profito de entreprenoj el eksportado estis malalta. Iuj entreprenoj nur havis profiton je 2% en eksportado, tial altigo de unu procento multe helpas altigon de profito."

Laŭ kalkulo de ĉina la unua tekstila retejo, pro ĉifoja reguligo de rabato de imposto por eksportaj varoj, ĉina tekstila industrio pliigis pli ol 5 miliardojn da juanoj de neta profito en la tuta jaro.

Analizistoj montris, ke kvankam ĉina tekstila industrio profitos de altigo de proporcio de imposta rabato, tamen pro falo de bezono de fremdlanda merkato, la ĉina tekstila industrio malfacile iros el la stagno en mallonga tempo.

Sinjorino Ma Li, esploristo pri tekstila industrio de ĉina valorpapera kompanio Yinhe, esprimis, ke tenante kreskadon, la akcela plano de la tekstila industrio atentas reguligon kaj eskaladon de industria strukturo. Ĉinio probable fortigos subtenon al la entreprenoj, kiuj havas grandan skalon kaj atentas median protektadon, kaj rapidigos elkribron al malprogresintaj entreprenoj. Ŝi diris:

"Planoj havas bona direkton, iuj enhavoj utilas al ĉiuj entreprenoj, sed la planoj ĝenerale pli multe preferas bonkvalitajn entreprenojn, tio enkorpigas direkton de industria reguligo."

Samtempe, akcela plano de ekipaĵ-manufaktura industrio estis publikigata. La plano stimulas, ke depende de ŝtataj gravaj konstruaj programoj, oni grandskale disvolvu sendependigan laboron de teknikoj kaj ekipaĵoj, samtempe rapidigu reorganizon kaj kombinon de entreprenoj, anstataŭigon de produktaĵoj kaj akcelu pliboniĝon kaj eskaladon de industria strukturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto