Vizitu Forumon

Komerca protektismo damaĝis Ĉinion

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54
Lastatempe ĉina dogano publikigis plej freŝajn statistikajn donitaĵojn montrante, ke en la lasta februaro, ĉina eksport-importa totala sumo malpliiĝis je 24,9% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, ĉina eksterkomerca eksport-importa sumo negative malpliiĝis en la sinsekva 4-a monato de novembro de la lasta jaro. Ĉinio rigardas eksteran komercon kiel unu el la ĉefaj movfortoj altirantaj ekonomian kreskadon kaj ĝia eksterkomerca dependeco superis 60%, tial por Ĉinio, la abrupta plimalboniĝo de la eksterkomerca situacio estas atentata.

Estro de instituto de sociaj sciencoj de la provinco Jiangsu profesoro Song Linfei opiniis, ke ĉi tiu stato fontas en du kialoj. Li diris:

"La unua estas redukto de fremdlanda bezono kaj iliaj mendoj. La dua estas leviĝo de fremdlanda komerca protektismo. Ĉiuj protektas proprajn industriojn kaj enoficiĝajn ŝancojn post redukto de bezono, instalante iujn obstaklojn en la importa flanko, precipe iujn novajn obstaklojn."

Specialistoj opiniis, ke influate de la internacia financa krizo, malrapidiĝis ekonomia kreskado de multaj landoj, enoficiĝa situacio estas severa, industria disvolvo depresia kaj multaj landoj establis komercan obstaklon. Diversaj rimedoj por protekti komercon alportis esencan damaĝon al ĉinaj eksportaj entreprenoj.

Ĝenerala direktoro de grupo Yingyou sinjoro Zhang Guoliang havas profundan senton pri tio. Kiel respondeculo de la ĉina plej granda entrepreno pri produktado de tekstilaj mekanikaĵoj, li sentis, ke en la lasta duonjaro eksportado estis pli kaj pli malfacila, tio fontas ne en tio,ke liaj komercaĵoj perdis konkurencan forton, sed en tio, ke importaj landoj prenis iujn agmanierojn, de li neniel komprenatajn.

"Ekzemple, varoj estis transportitaj al haveno, aĉetanto ne elprenas la varojn. Laŭ normala komerco, se vi ne elprenas la varojn, ni konfiskos la mendmonon. Sed se la aĉetanto elmetos iun ajn nerilatan kaj senbazan kialon, doganoj de la landoj povos reteni la varojn. En la lasta jaro, similaj aferoj estis tre multaj. Ni sentis, ke tio enhavas agon de komerca protektismo. Ne nur mia entrepreno, sed ankaŭ la tuta fako renkontis la problemon. Tial, en la dua duonjaro de la lasta jaro, eksportado estis ĝenata. Ni povas kompreni influon el kurzo kaj aliaj ekonomiaj faktoroj, sed neniel ĉi tian nenormalan manieron. Laŭ mi, vere ekzistas komerca protektismo en ĉi tiuj landoj kaj regionoj."

Zhang Guoliang konigis, ke kvankam lia entrepreno klopodis per multaj vojoj kaj fine atingis negocon aŭ reprenis varojn, kaj perdo ne estis granda, tamen aliaj entreprenoj estas ne tiel bonŝancaj. Ĉar importantoj longtempe ne elprenis varojn kaj la dogano ne permesis al ĉinaj entreprenoj translokigi la varojn, kaj multaj ĉinaj entreprenoj ne kapablas pagi multkostan konservokoston en ŝipkajo, tial ili finfine lasis la varojn kaj la dogano rabatvendis la varojn en tre malalta prezo. Estas despli nekompreneble, ke finaj aĉetantoj de la varoj ofte estas antaŭaj importantoj. Rezulte, nur ĉinaj entreprenoj suferis perdon.

Post kelkaj lecionoj, Zhang Guoliang estas pli zorgema en eksportado. Li diris:

"Poste, ni antaŭtempe preparis ĉiujn materialojn kaj dokumentojn antaŭ ol fari negocon, precipe negocon kun Eŭropo, tio celas, ke se aperos simila problemo, ni povos ĝustatempe kaj rapide solvi ĝin. Aliflanke ni ĉiam nin preparas por proceso."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto