Vizitu Forumon

Ĉina registaro helpis al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj travivi malfacilaĵon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Nun, influata de la internacia financa krizo, bezono de ĉina ekstera merkato malpliiĝis, pro tio kreska mezuro de la ĉina ekonomio malleviĝis. Antaŭ la severa situacio, aperis malfacilo en negoco de iuj ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, eĉ iuj bankrotis. Por helpi al la entreprenojn trakti la financan krizon, la ĉina registaro sinsekve ellaboris serion da rimedoj pri monkolekto kaj fortigo de teknika reformo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kreis pli ol 60% de la totala enlanda produktovaloro kaj preskaŭ 80% de enoficiĝaj ŝancoj. Sed influata de la internacia financa krizo, de la dua duonjaro de 2008, la monkolekta malfacilo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas pli kaj pli intensa. Pro tio, la ĉina registaro publikigis multajn rimedojn por helpi ilin, ekzemple, stimulas garantiajn establaĵojn liveri kreditan garantion al ĉi tiaj entreprenoj kaj altigis kvoton de bankoj al kredito de malgrandaj entreprenoj. Pro ĉi tiuj rimedoj, la entreprenoj, alfrontantaj malfacilon, vidis esperon.

Du Xiangqing estas direktoro de kompanio pri mekanika fabrikado en la ĉina municipo Chongqing. Antaŭ nelonge, iu fremdlanda kompanio laŭdis liajn produktaĵojn kaj mendos produktaĵojn valorantajn je 20 milionoj da juanoj, sed Du Xiangqing ne havas sufiĉan produktan kompletan kapablon. En ĉi tiu stato, garantia kompanio liveris al li garantion, kaj li glate gajnis krediton je pli ol 400 mil juanoj kaj plenigis sian kapitalan mankon. Du Xiangqing diris:

"En la kapitala flanko, la garantia kompanio donis al ni esencan subtenon, sen la subteno, nia kompanio ne tiel rapide marŝis sur la ĝustan trakton."

Ankaŭ en la imposta flanko, la ĉinaj centra kaj lokaj registaroj faris redukton aŭ senigon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj malpliigis ilian negocan ŝarĝon. En la lasta jaro, Ĉinio kvarfoje altigis la proporcion de monredono pro eksportado por subteni eksportadon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ni citis la ekzemplon de eksportado de teksilaĵoj kaj vestoj, Ĉinio altigis la proporcion de la antaŭa 11% ĝis la nuna 14%. Cetere, la ĉina registaro faris redukton kaj senigon en laŭenspeza imposto, laŭvalora imposto kaj iuj administraj kostoj.

Krom la menciitaj fakoj, la ĉina registaro ankaŭ donis specialan kapalbon por subteni teknikan reformon en mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, akceli strukturan reguligon, rapidigi industrian eskaladon, helpi al ĉi tiaj entreprenoj krei administradon kaj altigi ilian merkatan konkurencan forton. Ĉina ministro pri industrio kaj informizo sinjoro Li Yizhong esprimis:

"Laŭ efiko kaj kontribuo de investa altiro al entreprenoj kaj la socio, teknika reformo estas la oportuna kaj rapida vojo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto