Vizitu Forumon

Ĉina registaro alprenis rimedojn kontraŭ financa krizo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

La ĉina registaro planis preni iujn kapitalojn por subteni la entreprenojn mezgrandajn kaj malgrandajn, kiuj rilatas al la popola vivo.

Li Yizhong esprimis, ke fortigo de teknika reformo ne nur helpas al trakti la nunan financan krizon kaj altiri ekonomian disvolvon, sed ankaŭ havas gravan rolon por reguligi strukturon, ŝanĝi manieron de ekonomia kreskado kaj bonvenigi la venontan periodon. Li diris:

"Nun en la internacia merkato, prezo de materialoj kaj instalaĵoj grandmezure malpliiĝis, en la ekonomia dekadenco, ni faras teknikan reformon, poste bonvenigos la venotnan prosperan periodon, tiam ni rapide repagos investon."

Laŭ fakuloj, la investa plano, ĉefe gvidata de la registaro, je 4 mil miliardoj da juanoj, lanĉita de la ĉina registaro en la fino de la lasta jaro, alportos multajn bonaĵojn al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. La investa plano ĉefe celas programojn pri la popola vivo, bonstato kaj bazaj instalaĵoj, la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj alfrontos bonan disvolvan ŝancon kaj profitos de la plano. Ĉefa ekonomikisto de la fako pri ekonomia anticipo sub la ĉina Ŝtata Informa Centro sinjoro Zhu Baoliang esprimis:

"Ni kiel eble plivastigos enlandan bezonon, inkluzive de subteno al disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj entrepenoj. Se ekonomio reviglos, ekonomia kreskado estas industria ĉeno, tial grandaj entreprenoj reviglos, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiel kompleto de la grandaj entreprenoj, kompreneble estos bonaj."

Cetere, lokaj registaroj helpas al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj travivi la malfacilaĵon. La ĉina provinco Guangdong klare elmetis asigni kapitalon je 2,2 miliardoj da juanoj al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Laŭ komerc-rondaj personoj, tio liveris konkretan kaj efikan gvidon al guangdong-aj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj por trakti la krizon. Sinjoro Bao Jiejun esprimis:

"La registaro prenis 2,2 miliardojn da juanoj por subteno, tio estas konkreta rimedo, laŭ mi, tio montris estontan direkton al Guangdong, inkluzive de entreprenoj."

En la fono de la financa krizo, ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj mem senĉese faris reguligon, per produktaĵa eskalado kaj altigo de scienc-teknika enhavo kaj aldona valoro de produktaĵoj, pliigis la merkatan konkurencan forton. Ankaŭ la ĉina registaro faris multajn laborojn en plivastigo de merkato. Ekzemple, pro malpliiĝo de merkata bezono en Eŭropo, Usono kaj Japanio, la ĉina registaro klopodas por konstrui novajn vendajn kanalojn en latin-amerika, mezorienta kaj aliaj novaj merkatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto