Vizitu Forumon

Ĉina totala enlanda produktovaloro en unua trimestro pliiĝis je 6,1%

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

La 16-an de aprilo en gazetara konferenco de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis, ke post unuapaŝa kalkulo, en la unua trimestro de la kuranta jaro, la ĉina totala enlanda produktovaloro atingis 6 574,5 miliardojn da juanoj, pli multe je 6,1%. Kvankam la kreska rapideco malpliiĝis je 0,7% ol tiu en la kvara trimestro de la lasta jaro, tamen la malpliiĝa mezuro klare reduktiĝis. Novaĵ-proparolanto de la Ŝtata Statistika Buroo Li Xiaochao esprimis, ke la ĉina ekonomia situacio en la unua trimestro estas pli bona ol la anticipita. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu!

Influate de la internacia financa krizo, en 2008 Ĉinio finis la duciferan kreskadon, tenitan 5 jarojn, kaj la kreska rapideco evidente malrapidiĝis. Por teni ekonomian stabilan kreskadon, de oktobro de la lasta jaro, Ĉinio plenumis serion da politikoj kaj rimedoj pri plivastigo de enlanda bezono kaj akcelo de ekonomia disvolvo, inkluzive de ekonomi-stimula plano kun la valoro de 4 mil miliardoj da juanoj kaj dek planoj pri reguligo kaj prosperigo de industrioj. Novaĵ-proparolanto de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo Li Xiaochao esprimis, ke sekve de realigo de la menciitaj rimedoj, jam aperis pozitiva ŝanĝiĝo de la ĉina ekonomio, kaj rezulto estas pli bona ol la anticipita. Li diris:

"Tio estas montrita en kelkaj flankoj: Industria produktado kaj funkciado estas stabila. Agrikulturo stabile disvolviĝas, grenplantada areo pliiĝis en sinsekvaj 6 jaroj. Investo al fiksaj kapitaloj rapide pliiĝas. Sumo de detala vendado de sociaj konsumaĵoj pliiĝis je 15,9% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Malpliiĝa mezuro de eksportado kaj financa enspezo reduktiĝis. Ĉi tiuj pozitivaj ŝanĝiĝoj montras, ke politiko de makroskopa reguligo gajnis unuapaŝan efikon, kaj enkorpigis pravecon, ĝustecon kaj efikecon de plenumo de serioj da planoj."

Kvankam aperis pozitivaj ŝanĝiĝoj de ekonomia situacio, tamen ĉar la financa krizo ankoraŭ daŭras, descendo de ekonomio de evoluintaj landoj profundiĝas kaj kreska rapideco de evoluantaj landoj evidenta malpliiĝas, tial la situacio ekster Ĉinio ankoraŭ estas severa. Li Xiaochao diris, ke en ĉi tia fono, plivastigo de enlanda bezono fariĝis la ŝlosilo por teni kreskadon. Li opiniis, ke sekve de laŭgrada plenumado de ekonomi-stimula plano, estontece en Ĉinio, ĉina enlanda bezono, precipe konsuma bezono, kontinue pliiĝos. Li diris:

"En la unua trimestro, pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj reale pliiĝis je 11,2% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, pokapa kontantaĵa enspezo de loĝantoj en la kamparo reale pliiĝis je 8,6% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, la relative rapida kreskado de enspezo subtenos konsuman kreskadon. "

Pri la diro, ke aperis bona signo de ĉina ekonomio, sinjorino Tan Yaling, konstanta konsilanto de ĉina asocio pri internaciaj ekonomiaj rilatoj, esprimis laŭdon. Ŝi opiniis, ke en la estontaj tri trimestroj, la ĉina ekonomio espereble laŭgrade revigliĝos, kaj celo, ke per profundigo de ekonomia struktura reguligo kaj transformado, Ĉinio realigu ekonomian kreskadon je 8%, propable estos realigata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto