Vizitu Forumon

Zhejiang-aj entreprenoj, kiuj marŝis el Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19
La provinco Zhejiang estas la provinco kun evoluinta ekonomio en la ĉina sudoriento, de la antikva tempo zhejiang-aj komercistoj havas la tradicion fari negocon en la tuta lando. Nun zhejiang-aj entreprenoj ne nur fiksis rigardon en Ĉinion, sed ankaŭ serĉis disvolvan spacon en la tuta mondo.

La ĉefurbo de Angolo Luando estas la bela mara urbo ĉe Atlantiko. Lokanoj eble ne imagis, ke en la nelonga estonteco, ili loĝos en domoj, konstruitaj de ĉinoj. La ekspluata komercisto de la domoj ĝuste estas zhejiang-a konstrua grupo Huafeng. La grupo Huafeng estas la privata entrepreno de la urbo Ningbo en la provinco Zhejiang. En somero de 2006, la grupo Huafeng kaj angola korporacio pri doma kaj biena proprietoj subskribis interkonsenton, la grupo Huafeng respondecas pri ekspluato de tero je preskaŭ 5,3 hektaroj en la angola ĉefurbo Luando kaj konstruos komercajn domojn kaj oficajn domegojn. Asistantino de ĝenerala direktoro de la grupo Huafeng sinjorino Qin Lijun sciigis al raportisto, ke oni nur pagis 3 monatojn por preparo ĝis subskribo de la programo de ekspluato de doma kaj biena proprietoj kun la totala investo je 120 milionoj da usonaj dolaroj, kaj la programo estas nur unu el multaj kazoj de la grupo Huafeng.

"Nia grupo ĵus subskribis programon en Angolo. Ankaŭ en Tajlando ni havas konstruajn programojn, en la lasta jaro ni jam faris kaj plej multaj partoj jam estis finitaj. Kiel entrepreno, inkluzive de privataj kaj ŝtataj entreprenoj, en la premiso de propra kapablo oni devas unuflanke plivastigi enlandan merkaton, aliflanke krei internacian merkaton."

Nun, pli kaj pli da potencaj zhejiang-aj entreprenoj provas eliri el Ĉinio, fari investon, krei entreprenojn, administri komercon kaj preni inĝenieriaĵojn en fremdaj landoj. Laŭ statistiko de eksterkomerca fako de la provinco Zhejiang, en la lasta jaro la eksterteritoria investo fare de zhejiang-aj entreprenoj atingis 800 milionojn da usonaj dolaroj.

Vicestro de la provinco Zhejiang sinjoro Zhong Shan esprimis sufiĉan konfirmon pri zhejiang-aj entreprenoj, kiuj marŝis eksteren.

"En la lastaj kelkaj jaroj, Zhejiang aktive plenumis la strategion de "marŝi eksteren", stimulis kaj akcelis zhejiang-ajn entreprenojn fari investon, inĝenieriaĵojn kaj kunlaboron en fremdaj landoj kaj akiris rimarkindan efikon. La nombro de entreprenoj, kiuj estis kreitaj ekster Ĉinio kaj negoca sumo de eksteraj ekonomio kaj tekniko okupis antaŭajn lokojn de Ĉinio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto