Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj laŭgrade formas komunan konon de socia devo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19
En la lastaj jaroj, kiom da sociaj devoj ĉinaj entreprenoj devas porti, tio estas pli kaj pli multe atentata de ĉinaj diversaj rondoj. Komence de la kuranta jaro, iuj grandaj ŝtataj kaj privataj entreprenoj sinsekve publikigis entreprenan jaran raporton pri socia devo, ili promesis fortigi atenton al socia devo kaj fari kontribuon al konstruo de harmonia socio.

Socia devo de entreprenoj montris, ke kreante profiton kaj respondecante pri akciulaj interesoj, entreprenoj devas porti socian devon por laborantoj, socio kaj medio, inkluzive de observo de komerca virto, produkta sekureco, profesia sano, protektado de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de laborantoj kaj ŝparado de riĉfontoj.

En la 21-a jarcento, dank' al iniciato de UN, iuj internaciaj famaj translandaj entreprenoj tre atentas plenumon kaj praktikon de socia devo. Ekzemple, Intel, Nike kaj Wal-mart regule publikigis al socio entreprenan raporton pri socia devo kaj informis pri montriĝo de entrepreno en la flanko de socia devo. En la kuranta jaro, en la listo de entreprenoj, kiuj publikigis entreprenan raporton pri socia devo, ekzistas ĉina entrepreno, ĝi estas Ĉina Nacia Petrola kaj Naturgasa Korporacio.

Kiel internacia korporacio pri energio, unu el 500 potencoj pri riĉaĵoj, la 28-an de majo en 2007, Ĉina Nacia Petrola kaj Naturgasa Korporacio unuafoje publikigis sian "entreprenan raporton pri socia devo". Novaĵ-proparolanto de la korporacio sinjoro Li Runsheng diris:

"La kvalito kaj statuso de ŝtata petrola korporacio decidis, ke ni devas ne nur krei riĉaĵojn, teni kaj pliigi valoron de ŝtataj kapitaloj, kaj realigi kontinuigeblan evoluadon de entrepreno, sed ankaŭ danki per niaj fruktoj la socion.."

La raporto konigis laboron de la korporacio en flankoj de livero de energio, produktado, evoluado de laborantoj kaj socia publika bono en 2006. La raporto diras, ke en la lasta jaro, Ĉina Nacia Petrola kaj Naturgasa Korporacio investis 17,5 miliardojn da juanoj por jungi grandajn kaj gravajn kaŝitajn danĝerojn kaj plenumi programojn de prevento de akvopolucio. De 2000 la korporacio jam investis 2,5 miliardojn da juanoj por publika-bonaj aferoj. Ĉina Nacia Petrola Naturgasa Korporacio promesis, ke ĉiujare en la estonteco, ĝi publikigos raporton pri socia devo. La korporacio esperis, ke la raporto vere montros influon de entreprena negoco al ekonomio, medio kaj socia publiko.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto