Vizitu Forumon

Ĉina aŭta entrepreno kun tute sendependa intelekta proprieto--Qirui

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

En la ĉina provinco Anhui,  ĉina aŭta entrepreno kun tute sendependa intelekta proprieto estas la akcia limigita korporacio Qirui. En 2006, kvanto de aŭtoj produktitaj de la korporacio Qirui superis 300 mil, kaj la produktoj estis eksportataj al pli ol 50 landoj kaj lokoj de la mondo kaj la kvanto de eksporto okupis la unua lokon de Ĉinio. Kaj estas pli fierige, ke ili akiris progreson sur la plej ŝlosila kampo, la esploro kaj ekspluato de motoro. Nun, la korporacio Qirui havas du fabrikojn de motoro kaj produktas 3 seriojn kaj preskaŭ 30 specojn de altkvalitaj motoroj, inkluzive de motoro ACTECO, kiu estas la ĉina unua aŭta motoro kun la marko de sendependa intelekta proprieto.

Laŭ konigo, la serio da motoroj estas la ĉina unua motora marko, kiu posedas sendependan intelektan proprieton, absolute estas produktita el pura aluminio, la materialo estas relative malpeza, la antisisma kvalito estas bona kaj bruo relative estas pli malalta. Samtempe, la motoro ACTECO estis esplorata kaj ekspluatata laŭ la ellasa normo n. 4 de Eŭropo.

La serio da motoroj ACTECO de la korporacio Qirui jam estis konata de la internacia merkato, de marto de 2006, jam pli ol 10 mil motoroj ACTECO estas eksportitaj al la usona merkato. Ĉina aŭta korporacio unuafoje grandsume ekspluatis motorojn al evoluinta lando. En oktobro de 2006, la korporacio Qirui kaj itala grupo Fiat subskribis kunlaboran interkonsenton pri livero de 100 mil motoroj en ĉiu jaro, en la estontaj kelkaj jaroj, 300 mil motoroj de la korporacio Qirui estos instalitaj en aŭtomobiloj de la korporacio Fiat.

Proparolanto de la korporacio Qirui sinjoro Jin Yibo esprimis, ke unu el gravaj kialoj de la atingoj de Qirui ĝuste estas persistado en la strategio de sendependa intelekta proprieto.

"Pro sendependa kreo, Qirui posedas potencon ekspluati proprajn produktojn, ni jam havas 3 aŭtajn tipojn en la merkato, en la kuranta jaro, ni liveros 6 aŭtajn tipojn en la merkato, baldaŭ Qirui fariĝos unu el ĉinaj entreprenoj kun plej multaj aŭtaj tipoj, pro ĉi tiaj aŭtaj tipoj, ni povos vendi produktojn en diversaj detalaj merkatoj kaj okupi pli grandan merkatan parton. Ĉi tiuj estas bonaĵoj, akiritaj pro persistado en sendependa esploro kaj ekspluato."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto