Vizitu Forumon

Entreprenoj de Zhongguancun marŝis je nova paŝo en kreo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

En la pekina nordokcidenta regiono sidas pekina Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono, ĝi estas ĉina plej grava centro de regiona kreo. En la zono, ekzistas multaj entreprenoj pri altaj kaj novaj teknikoj. En la lastaj jaroj, per produktoj kun kerna tekniko kaj sendependa intelekta proprieto la entreprenoj akiris sukceson en akra merkata konkurenco. La entreprenoj en la Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono marŝas el imitado, digestado kaj sorbado en kreon sendependan kaj kernan.

La 31-an de julio de 2006, normo Shanlian estis aprobita de internacia normiga organizo ISO. La normo Shanlian estas la normo de "kunĝua kaj kunlabora servado de informaj instalaĵoj kaj riĉfontoj", ĝi montris, ke en la hejma, oficeja kaj publika medio, per difino de serio da normoj de interkonsentoj, oni subtenas diversajn komputilajn produktojn, familiajn elektroaparatojn kaj telekomunikajn produktojn sin aŭtomate trovi, reciproke kunligi unu al alia, kune ĝui riĉfontojn kaj kunlabori por servado. La normo Shanlian estas la ĉina unua industria normo kun sendependa intelekta proprieto en la industrio 3G, ankaŭ la unua "ĉina normo", lanĉita, gvidata de ĉinaj entreprenoj sur ĉi tiu kampo. Nun la nombro de koncernaj patentoj jam atingis 204, interalie 33 patentoj jam akiris rajtigon de patentaj burooj de Usono, Japanio, eŭropaj landoj kaj Hindio.

Sinjoro Ren Ranqi, vicestro de administra komitato de la Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono, konigis, ke la kreo de normo estas la plej alta kreo.

"La teknika enhavo en normo estas plej granda. En la lasta jaro, entreprenoj en la zono akiris progreson en kreo de la normo Shanlian, normo de diĝita televidilo, normo de 3-generacia movebla telekomuniko kaj normo de larĝabenda radio-eniro. En Zhongguancun, pli kaj pli da entreprenoj ekfaris kreon en normoj."

Sinjoro Ren Ranqi parolis, ke en la Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono, ankaŭ iuj entreprenoj sin dediĉas al kreo en la flanko de sola baza kaj kerna tekniko kaj akiris rimarkindan atingon. Ekzemple, en aŭgusto de la lasta jaro, la unua klinika esplora rezulto de porhoma birdgripa vakcino, komune esplorita kaj farita de pekina bioprodukta limigita korporacio Kexing kaj ĉina malsanpreventa kaj kontrola centro, oficiale estis publikigata. La vakcino estas la 4-a porhoma birdgripa vakcino en la mondo. Ĝi jam akiris klinikan esploran rezulton. Kaj la unua tutvirusa vakcino. Sinjoro Ren Ranqi diris:

"La kreo ne estas nur kreo de iu vakcina produkto, sed kreo en produktaj, esploraj kaj ekspluataj teknikoj. Kiel la porhoma birdgripa vakcino, nia vakcino estas la unua tutvirusa vakcino de la mondo. Kompare kun netutvirusa vakcino, la tutvirusa vakcino havas pli altan efikon. Tio enkorpigas nian komprenon de kernaj teknikoj sur la produkta kaj ekspluata kampoj de vakcino."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto