Vizitu Forumon

"Paradizo en homa mondo" kreis "ĉinan faman urbon pri vino"

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Sinjoro Yang Fengguang estas altnivela agronomo, kiu laboras pri plantado pli ol 40 jarojn en Penglai, li diris, ke bonkvalita vinbero estas baza kondiĉo por distili bonkvalitan vinon, pro aparta geografia medio kaj progresinta kultiva tekniko, vino de Penglai posedas diferencan kvaliton.

"La plej ĉefa trajto de vino estas, ke ĝi havas vinberajn guston kaj nutraĵon, bonaĵo el vino al homoj naskiĝas tute depende de vinbero. La kvalito de vino estas tute decidita de vinberoj. Tial specialistoj opiniis, ke 70% de vina kvalito estas decidita de materialo, kaj la 30% de teknologio. Tial, por bone distili vinon, ni devas persone planti vinberon."

Por ke vina industrio en Penglai disvolviĝu en skaliga kaj moderniga direkto, Penglai establis ŝtatan demonstrejon de vinbera planta normigo. En 2002, koncernaj fakoj de Penglai ellaboris du normojn "regularon pri vinbera planta tekniko" kaj "senpolucian vinberon por distili vinon".

En vinberĝardeno, raportisto vidis, ke mezaĝa viro purigas vinberajn branĉojn. Li nomiĝas Fu Xianbin kaj administras preskaŭ hektaran vinberĝardenon. Li diris, ke li prenis la teron laŭ kontrakto el vilaĝo, nun ĉiujare per la prezo je preskaŭ 7 mil juanoj li ludonis la teron al vina korporacio, li mem respondecas nur pri plantado, semo, insekticido, kemisterko kaj akvoutiligaj instalaĵoj estas liverataj de la korporacio.

Nun, nur depende de plantado de vinbero, Fu Xianbin povas akiri 12 mil juanojn ĉiujare, la enspezo duobliĝis ol antaŭe. Fu Xianbin diris ankaŭ, ke nun ili pli multe atentas kvaliton sed ne kvanton en plantado.

"En la pasinteco, mi uzis malnovan metodon por plantado, postulis nur produktan kvanton, nun mi havas pli altan postulon al kvalito, inkluzive de sukera grado kaj koloro."

En la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, pro pliiĝo de vinbera prezo, kamparanoj de Penglai blinde ekplantis vinberon kaj produkta kvanto grandmezure pliiĝis. Sed ĉi tiaj vinberoj ne atingis postulon de distilado de vino. Rezulte, amaso da vinberoj ne esti venditaj kaj la prezo grandmezure malpliiĝis, tial perdo de plantistoj estis serioza.

La interveno de korporaciiga administrado igis produktadon ne plue blinda. Nun, ĉinaj famaj vinaj entreprenoj, kiel Zhang Yu, sinsekve establis plantajn bazojn de vinberoj en Penglai. Korporacioj subskribis kontraktojn kun kamparanoj, laŭ la kontraktoj aĉetas vinberojn el kamparanoj, ankaŭ sendas teknikistojn por instrui plantajn teknikojn al la kamparanoj.

Nun en Penglai, fondiĝis unua esplora establaĵo pri vino. Ankaŭ la registaro aktive enkondukas vinajn entreprenojn turni rigardon al altnivela vina merkato. Laŭ antaŭkalkulo, en 2010 Penglai disvolvos bonkvalitajn vinberojn je preskaŭ 170 mil hektaroj kaj jare produktos altnivelan vinon je 250 mil tunoj.

Vino estas komercaĵo kun profunda kultura detala enhavo, ekspluato de turismo rilata al vino estas grava celo de multaj ĉefaj vinaj produktejoj en la mondo. Ankaŭ Penglai establis 18-kilometran vojaĝan galerion kaj pli ol vinberajn amuzajn ĝardenojn, kaj konstruis vinan ekspozician centron kun kultura montriĝo, konigo kaj vendado de produktoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto