Vizitu Forumon

Ĉina grupo Xugong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

"Xugong helpos vin sukcesi", ĉi tio estas afiŝo konata de ĉiuj en Ĉinio. En multaj grandaj kaj malgrandaj konstruejoj, oni ofte vidas, ke okupite laboras ŝarĝoleviloj, fosmaŝinoj kaj aliaj peztipaj mekanikaj veturiloj, sur ili oni sigelis la markon "grupo Xugong". "Grupo Xugong" estas la mallongigita nomo de xuzhou-a inĝenieriaĵa mekanika grupo, la nuna ĉina gvidanto sur la kampo de inĝenieriaĵa mekanika produktado. Alfrontante atingojn akiritajn en la lastaj 18 jaroj, grupo Xugong ne kontentas pri la nuna stato, ĝi ĵetis sian rigardon al pli vasta internacia merkato.

Grupo Xugong fondiĝis en la jaro 1989. Komence, la jara negoca enspezo estis nur 300 milionoj da juanoj, sed en la kuranta jaro la enspezo espereble superos 30 miliardojn da juanoj kaj Xugong fariĝos la ĉina plej granda entrepreno pri mekanikaj ekspluato, produkto kaj eksporto.

Ĝenerala direktoro de grupo Xugong sinjoro Wang Min sciigis al raportisto, ke la brila atingo dependas de la strategio pri kreo de marko. Li diris:

"Marko estas komuna spegulado de korporacia kapablo, produkta kvalito, ago, servado kaj entreprena kulturo, entreprenoj devas per sia marka forto altigi konkurencan forton de produktoj kaj akiri merkaton."

Wang Min eksplikis, ke la kerno de la marko "Xugong" estas produkta kvalito, inkluzivas progresintajn teknikojn, elstaran kvaliton de laboristoj kaj oficistoj, severan kvalito-garantian sistemon, fidindan postvendan servadon, ankaŭ investon de kapitaloj, zorgeman eksteran propagandon kaj sukcesan merkatigan taktikon.

Fakte, en la jaro 2004 produkta kaj venda kvantoj de la grupo Xugong jam atingis la "tutmonde unuan" nivelon, sed la grupo nur regis la ĉinan merkaton, kaj la internacia merkato ankoraŭ estis forte regata de Germanio, Usono kaj Japanio. Wang Min opiniis, ke se Xugong ne faros ion en la internacia merkato, eĉ ĝi estas la ĉampiono en la ĉina merkato, kies potenciala forto de merkata postulo estas plej granda, sed ĝi ankoraŭ ne vere fariĝos "la monde unua entrepreno." Samtempe, li opiniis ankaŭ, ke necesas longa vojo, por ke la ĉina fama marko "Xugong" fariĝu la internacia fama marko. Li diris:

"Unue, produktoj marŝu eksterlanden, produktoj devas taŭgi al la postulo de la internacia merkato kaj al la bezono de internaciaj klientoj, entreprenoj devas esti gvidataj de la merkato, samtempe serva reto de vicpecoj devas sekvi, por ke fremdlandaj klientoj altigu efikon per uzado de produktoj de la ĉina fama marko 'Xugong'. Due, homoj marŝu eksterlanden, konstruu ekspluatajn kaj esplorajn centrojn kaj establu teknikan platformon, por ke 'Xugong' ĉiam spuru internacie plej progresintajn teknikojn de inĝenieriaĵa mekaniko. Trie, entreprenoj marŝas eksterlanden, sur la bazo de la menciitaj 2 paŝoj entreprenoj povos marŝu eksterlanden en taŭga tempo, per ĉi tiuj paŝoj 'Xugong' laŭgrade fariĝos la internacia fama marko."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto