Vizitu Forumon

Olimpika sonĝo de ĉina entrepreno—Imago kun tuta mondo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Tial, en marto de 2004, Grupo Lenovo fariĝis tutmonda kunlabora partnero de Internacia Olimpika Komitato, ankaŭ estas la unua ĉina entrepreno, kiu gajnis la kvalifikon. Lenovo faris multajn laborojn por Pekinaj Olimpikoj, inkluzive de desegnadon de olimpika torĉo. En tutmondaj 38 desegnaj projektoj, torĉo de "bonaŭspicia nubo", desegnita de Lenovo, enhavas profundan nacian kulturon kaj estas moderna kaj riĉentena, tial finfine ĝi sukcesis. La ĉefa desegnisto ĝuste estas vicĝenerala direktoro de Grupo Lenovo sinjoro Yao Yingjia. Kiam oni bruligis ĉefan torĉon de Pekinaj Olimpikoj en vespero de la 8-a de aŭgusto, tiam Yao Yingjia troviĝis en hejmo, kaj televidis kaj aŭdis aplaŭdadon de homoj. Inaŭguriĝis la solena festo, kiun la ĉefa desegnisto de olimpika torĉo atendis.

"Finfine venis la solena festo, sonis multaj voĉoj el diversaj familioj ekster mia fenestro, ili staris ĉe verando kaj kriis 'Penu Ĉinio!'. Tiam, mi subite sentis, ke olimpika torĉo bruligis emocion de multaj homoj, la tempo kortuŝis min."

Efektive, tio ne estas la unika maniero de Grupo Lenovo por partopreni en Pekinaj Olimpikoj, Lenovo ankaŭ liveris komputilajn instalaĵojn, kapitalon kaj teknikan subtenon al Pekinaj Olimpikoj, olimpikaj komitatoj kaj delegacioj el pli ol 200 landoj kaj regionoj. Samtempe, ĝi portis la taskon pri konstruado de informaj sistemoj de 38 konkursejoj en 7 urboj kaj establis hardvaran platformon de olimpikaj informaj sistemoj. La informa sistemo, establita per la instalaĵoj, kiel "nervaj sistemoj" de Pekinaj Olimpikoj, tenis olimpikajn komplikan konkursan funkciigon kaj organizan kaj administran laborojn.

De inaŭguro ĝis fermo de Pekinaj Olimpikoj, ĉi tiuj instalaĵoj, liveritaj de Lenovo, sekure funkciis, tio montris bonan kvaliton de scienc-teknikaj produktoj de ĉinaj entreprenoj. Cetere, Grupo Lenovo ankaŭ aranĝis 580 teknikistojn por liveri teknikan garantion kaj garantii senperturban funkciadon de informaj sistemoj. Ankaŭ la elstara plenumo de la laboroj pluapaŝe altigis markan influan forton de Lenovo en la tuta mondo. Yang Yuanqing opiniis, ke la olimpikoj alportis neimageblan ŝanĝon. Li diris:

"Fruktoj de sponsorado al olimpikoj estas klaraj. Laŭ entreprena skalo, antaŭ 5 jaroj nia skalo ne superis 3 miliardojn da usonaj dolaroj, sed hodiaŭ ĝi atingis 17 miliardojn da usonaj dolaroj. En la lasta jaro, nia profito almenaŭ triobliĝis. Estas pli grave, ke per la platformo ni bone plivastigis nian famecon en la tuta mondo."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto