Vizitu Forumon

Ĉina financa reformado kaj malfermo en lastaj 30 jaroj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Karaj aŭskultantoj, en la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, okazis grandegaj ŝanĝiĝoj sur ĉinaj diversaj ekonomiaj kampoj, inkluzive de financa kampo. En la lastaj 30 jaroj, ĉina valorpapera merkato senĉese plivastiĝis, bankoj liveris pli multajn kaj pli zorgemajn servadojn, kaj asekuro eniris en ordinarajn familiojn, eĉ kamparanoj en foraj lokoj profitas de asekuro. Hodiaŭ ni konigos al vi progreson de ĉina financo en la lastaj 30 jaroj.

Antaŭ 9 jaroj, stimulita de kolegoj, pekinanio Chen Fan eniris en la akcian merkaton kaj komencis akcian negocon. Nun, ŝi jam estas malnova akciulo, atento al la akcia merkato estas ŝia ĉiutaga deviga kurso. Ŝi diris:

"Ĉiutage post ekzerco en parko reveninte hejmen, mi ŝaltas komputilon kaj observas staton de la akcia merkato. Se mi sentas, ke iu akcia prezo estas taŭga, mi aĉetos ĝin per telefonado, tio estas relative oportuna, ni malfermos retan akcian negocon, ĉi tiu maniero estas pli oportuna."

Sinjorino Chen estas unu el ĉinaj preskaŭ cent milionoj da akciuloj. Nun, stato de akcia merkato jam estas unu el plej varmaj temoj pridiskutataj de ĉinoj. De junio de 2005 ĝis oktobro de 2007, sinteza indico en ŝanhaja valorpapera borso leviĝis de mil-a punkto ĝis 6-mila punkto. Nur post unu jaro, malleviĝis de 6-mila punkto al 2-mila punkto. Fluktuado de la akcia merkato kaŭzis senprecedencan atenton en Ĉinio. Sinjorino Chen diris, ke nun oni povas aŭdi diskuton pri akcia merkato ĉie, en supera butiko, parko, buso kaj restoracio.

Sed, antaŭ 30 jaroj en Ĉinio, malmultaj homoj sciis, kio estas akcio, kaj pli malmultaj komprenis valorpaperan merkaton. Ĝuste tiam, en la fono de reformado kaj malfermo, ekĝermis akcia merkato de nova Ĉinio.

En 1984, la ĉina registaro "ekpermesis laborantojn de entreprenoj aĉeti akciojn kaj akiri dividendon en jarfino". Partaj entreprenoj en Pekino, Ŝanhajo, Guangdong, Sichuan kaj Liaoning komencis provpunkton de akcia sistemo. En novembro de tiu jaro, naskiĝis reala akcio "Feiyue Yinxiang", la emisia kvanto atingis dekmil kaj prezo estas 50 juanoj, la akcio estas la unua akcio, emisiita de Ĉinio post reformado kaj malfermo, tiam akciuloj sincere titolis ĝin "Xiaofeiyue". "Ĝenerala desegnisto" de ĉinaj reformado kaj malfermo sinjoro Deng Xiaoping donacis unu akcion "Xiaofeiyue" al tiama ĝenerala direktoro de nov-jorka valorpapera borso sinjoro John Phelan.

Poste, la ĉina valorpapera merkato rapide disvolviĝas. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, akciuloj faris akcian negocon nur en puŝiĝa borsa halo kaj nur ekzistis pli ol dek specoj da akcioj. Sed nun, pli ol 1 800 entreprenoj eniris en la akcian merkaton en ŝanhaja kaj shenzhen-a valorpaperaj borsoj, borsoj troviĝas en diversaj urboj kaj pli oportuna negoca maniero de telefonado kaj reto estas populara.

Ankaŭ merkata valoro de ĉinaj kompanioj enirintaj en la akcian merkaton senĉese leviĝas, pinta sumo de totala merkata valoro en ŝanhaja kaj shenzhen-a borsoj superis 30 mil miliardojn da juanoj. Profesoro de instituto pri valorpapero kaj tempolima negoco sub ĉina centra financa universitato sinjoro He Qiang opiniis, ke estas pli grave, ke kvalito de ĉinaj kompanioj enirintaj en la akcian merkaton senĉese leviĝas. Li diris:

"Objektive dirite, komence en la merkato, ekzistis problemoj en kvalito de niaj kompanioj, sed ni reformis la sistemon pri akcia emisio kaj kompania eniro en la merkaton kaj altigis postulon al kompanioj por emisii akcion kaj eniri en la merkaton, tial kvalito de kompanioj altiĝis. Kompanioj estas la angulŝtonoj de la valorpapera merkato, ĝia kvalita altiĝo kaj stabila evoluigo liveris firman bazon al disvolvo de la valorpapera merkato."

Sekve de la maturiĝo de la valorpapera merkato, malfermado de la merkato estas pli kaj pli rapida. Ĝis la fino de 2006, Ĉinio plenumis siajn ĉiujn promesojn pri malfermo de la valorpapera merkato ĉe aliĝo al Monda Komerca Organizo. Malfermo akcelis merkatigon kaj internaciigon de la ĉina valorpapera merkato, samtempe stimulis pluapaŝan disvolvon de la valorpapera merkato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto