Vizitu Forumon

Reformado kaj malfermo en lastaj 30 jaroj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Ankaŭ aliaj kampoj de la ĉina financo troviĝas en la procezo de reformado. Laŭ bankoj, en la lastaj 30 jaroj, ŝanĝiĝo de ekonomia disvolvo kaj financa postulo akcelis bankojn liveri pli oportunajn, variajn kaj karakterajn financajn produktojn, kaj servado de bankoj senĉese altiĝis. En la flanko de personaj financaj produktoj, ĝis la fino de la lasta jaro, 78 financaj establaĵoj disvolvis personan financan servadon, la nombro okupis pli ol 70% de nombro de financaj establaĵoj, kaj venda sumo atingis 819 miliardojn da juanoj, kaj en la unua trimestro, la venda sumo jam superis la sumon en la lasta jaro.

Ĉinaj bankoj ankaŭ kaptis la ŝancon de aliĝo al Monda Komerca Organizo kaj laŭgrade malfermis pordon eksteren. En 2007, Ĉinio oficiale akceptis la peticion de leĝpersonaj establaĵoj de eksterkapitalaj bankoj pri negoco de bankaj kartoj en renminbi kaj aliaj valutoj. En aprilo de tiu jaro, banko Standard Chartered, la Hongkong-Ŝanhaja Banka Limigita Korporacio, Orient-Azia Banko kaj banko Citibank, la 4 eksterkapitalaj leĝpersonaj bankoj estis permesitaj oficiale fari ĉiuflankan financan negocon en Ĉinio. Respondeculoj de la eksterkapitalaj bankoj sinsekve esperis alporti bonan financan servadon al ĉinaj klientoj. Plenuma ĝenerala direktoro de brita banko Standard Chartered sinjoro Peter Sands diris:

"Ni absolute ne instalos sojlon, sed difinos diferencajn servajn produktojn al malsamaj ĉinaj klientoj. La servado estas sama kiel en aliaj lokoj."

Ĝis la fino de la lasta jaro, Ĉinio sankciis 21 fremdlandajn bankojn reformi siajn filiojn en Ĉinio eksterkapitalaj leĝpersonaj bankoj.

Ankaŭ paŝoj de ĉinaj komercaj bankoj pri ekstera disvolvo senĉese rapidiĝas. Ĉina Banko, kiu frue komencis transmaran negocon, posedas pli ol 600 filiojn en 28 landoj kaj regionoj. Ĉinaj bankoj "eliras" por partopreni en tutmonda financa evoluigo.

En la lastaj 30 jaroj, kiel unu el financa trojko, asekuro komence estis nekonata, poste laŭgrade eniris en vastan kampon de socia kaj ekonomia disvolvo kaj en ordinarajn familiojn kaj fariĝis la grava faktoro de ĉina socio kaj ekonomio kaj la vivo de popolanoj.

Komence de la reformado kaj malfermo en Ĉinio, nur ekzistis unu asekura kompanio kaj jara asekurpaga enspezo nur estis 460 milionoj da juanoj. Sed en 2007, la nombro de ĉinaj asekuroj atingis 110 kaj asekurpaga enspezo superis 700 miliardojn da juanoj, Ĉinio jam estas nova asekura granda lando.

En urboj, aĉeto de asekuro estas populara. En kamparo, kamparanoj profitis de asekuro. Cetere, la registaro liveris al kamparanoj malaltkostan politikan agrikulturan asekuron. Nun, ĉi tia asekuro jam plivastiĝis en diversaj agrikulture grandaj provincoj kaj helpis multajn kamparanojn.

Kamparano Liu Junyu loĝas en pekina kvartalo Daxing, li plantis 0,3 hektaro da akvomelonoj, en junio de la lasta jaro, glacipluvis kaj Liu malrikoltis akvomelonojn, sed ĉar li aĉetis agrikulturan asekuron, tial li ricevis asekuran kompenson je 5 mil juanoj, tio forte reduktis la perdon. Li diris:

"Se ne glacipluvis, ni gajnos 3 mil juanojn en unu muo da akvomelonoj, pro la glacpluvo, la asekura kompanio donis mil juanojn al mi. Post aŭtuno, mi povos enspezi 1, 5 mil juanojn el unu muo da akvomelonoj, tial la enspezo estos 2,5 mil juanoj, la perdo nur estos 500 juanoj, mi estas kontenta."

Liu Junyu diris, ke kamparanoj nur pagas 1,3 juanon por unu hektaro da tero en aĉeto de asekuro, la alia 80% de kosto estas liverita de loka financo, la malmultkosta elspezo ege pliigis aktivecon de kamparanoj pri aĉeto de asekuro.

Prezidanto de Ĉina Asekura Reguliga Komisiono sinjoro Wu Dingfu konigis, ke koncernaj flankoj pluapaŝe vastigas amplekson de politika agrikultura asekuro, por ke pli da kamparanoj profitu de la asekuro.

"Laŭ spertoj internaciaj kaj lastatempaj, disvolvo de agrikultura asekuro devas esti subtenata de la registaro kaj koncernaj fakoj. La komisiono kontrolas asekurajn kompaniojn kaj laŭgrade plivastigos amplekson de agrikultura asekuro."

En la lastaj 30 jaroj, la ĉina financo gajnis monde atentatajn atingojn. Sed specialistoj montris, ke antaŭ la novaj tendenco kaj defio de financa tutmondiĝo, la ĉina financo posedas multajn mankojn. Tial la tasko de ĉina financa reformado estas peza kaj la vojo estas longa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto