Vizitu Forumon

Mondo alfrontas financan krizon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

En la kuranta jaro, la sekundara kredita krizo de Usono jam fariĝis tutmonda financa krizo. Por alfronti la krizon, diversaj landoj unu post alia alprenis rimedojn por aktivigi ekonomion kaj stabiligi merkaton. Samtempe, plifortigi kunlaboron por kune batali kontraŭ la tutmondafinanca krizo jam fariĝis komuna kono de diversaj landoj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

"Nuntempe, 'usona sonĝo' jam fariĝis inkubsonĝo."

Septembre de la kuranta jaro, la 4-a plej granda investa banko de Usono "Gefratoj Lehman" falis dum la financa ŝtormo, unu el la kolego de la Banko diris la supremenciitan frazon. Sekve de eltiriĝo de kelkaj gravaj investaj bankoj de Wall-Strato de Usono, ekzistas granda falo de aŭkcio, plimultigo de laborperda kvanto kaj aliaj aperaĵoj en Eŭropa Unio, Japanio kaj aliaj evoluintaj ekonomiaj sistemoj, ankaŭ multaj novaj ekonomiaj sistemoj alfrontas grandegan defion, kiun ili neniam spertis, kaj samtempe kiel Islando, Korea Respubliko kaj aliaj landoj preskaŭ bankrotas. Taksante la ĉi-fojan financan krizon, gajninto de 2008 nobel-premio pri ekonomio, usona ekonomikisto Paul Krugman, diris,

"La krizo estas tre serioza. Sendube, tio estas plej granda falo de tutmonda ekonomio ekde komenco de 80-jaroj de la pasinta jarcento, ankaŭ estas la plej serioza. Tio estas la plej timiga krizo ekde la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento."

Alfrontante la tutmondan financan krizon, diversaj landoj de la mondo senescepte alprenas rimedojn por alfronti tion. Samtempe, ankaŭ diverslandaj gvidantoj rimarkis, ke la tutmonda financa krizo devas esti alfrontata de la tuta mondo. Do, serio da kunvenoj pri alfronto de financa krizo, serĉado de dialogado kaj kunlaborado sinsekve okazis: en la 15-a de novembro, Pinta Konferenco de gvidantoj de G20 pri financa merkato kaj monda ekonomio okazis en Vaŝingtono, plej grava frukto, akirita en la Pinta Konferenco estas tio, ke la ĉeestantaj gvidantoj promesas komune agi, ili uzos monan kaj financan politikojn kune alfronti tutmondan makroskopan ekonomian defion. Jose Manuel Barroso, prezidanto de Komitato de Eŭropa Unio diris en la gazetara konferenco post la Konferenco,

"Mi opinias, ke nuntempe oni ne povas agi sola, sed ĉiuj kune respondecu veran devon, ne nur Eŭropo, sed ni devas vidigi al la tuta mondo, ke ni rekomencu tutmondan ekonomion per komerca, helpa, disvolva kaj aliaj rilatoj; ni alprenu diversajn rimedojn laŭ diversaj situacioj de diversaj landoj, kaj akiru plej grandan profiton per komuna klopodo."

Menciindas, ke dum la financa krizo, rimedoj de Ĉinio akiris atenton de la tuta mondo. En la 21-a de novembro en Limo, ĉefurbo de Peruo, partoprenante en la Pinta Konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia kaj Komerca Kunlabora Organizo pri industrio kaj komerco ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao oficiale esprimis al la tuta mondo starpunkton de Ĉinio por alfronti la financan krizon:

"Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos konstruadon de daŭrigebla disvolviĝo de monda ekonomia sistemo, enhavigos enordan internacian financan sistemon, justecan internacian komercan sistemon, ekvilibran kaj efikan tutmondan disvolviĝan sistemon kaj aliajn. "

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto