Vizitu Forumon

Rakonto de sinjorino Yan Wangjia

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

"Bazo de Reta Sekureco", "Struktura Desegno de Reta Sekureco" kaj aliaj libroj pri reta sekureco, skribita de Yan Wangjia kaj ŝiaj amikoj unuafoje sisteme eksplikis koncepton kaj metodon pri informa sekureco. Ĉi tiu serio da libroj pri reta sekureco plenigis mankon. Sed kiel korporacio, per kiu vojo ĝi povas vivi, kiel Yan Wangjia vere establas la alt-scienc-teknikan korporacion kun propra marko? Fine Yan Wangjia trovis vojon. Ŝi diris:

"La evoluiga ŝlosilo estas kerna tekniko, per kiu oni povas solvi retan sekurecon, ĉi tiu tekniko devas esti teknika fonto, kiu povas kaŭzi ĉenan reagon, ĝi povas esti senĉese evoluigata laŭ bezono de merkato de sekureco, samtempe kune kun aliaj teknikoj formi sekurecan sistemon. Esence realigo de reta sekureco estas solvo de ekvilibreco inter ofensivo kaj defensivo, por realigi tion oni devas scii sin mem kaj la alian. Ekzamena tekniko sendube estas decida. Tial ni eniris en kampon de ekzameno de invado."

En 1999, la korporacio Qiming Xingchen establis pozitive defendan laboratorion, en 2000 kreis "Tiantian invad-ekzamenan kaj anticipe avertan sistemon kontraŭ komputila entrudulo", ĉi tiu sistemo estas ĉina unua hardvara produkto de IDS kaj akiris grandan sukceson.

En 2003, Tiantian fariĝis la unua marko pri invada ekzamena produkto en Ĉinio, pro la produkto, la statuso de gvidanto de la korporacio Qiming Xingchen en la ĉina invadekzamena merkato estis metita. Post dekjara evoluado, nun la korporacio jam havas 3 ĉefajn negocojn, ili estas sekuriga administra platformo, sekuriga servado kaj sekuriga produkto. Sinjorino Yan Wangjia faris ĉi tian takson pri la dekjara klopodado.

"La dek jaroj estas malfacilaj jaroj, en 2006 ni havis la merkatigan skalon de 300 milionoj da juanoj kaj fariĝis unu el merkataj gvidantoj de ĉina fako de reta sekureco. Kompare kun internaciaj entreprenoj, ĉinaj entreprenoj havas grandan distancon, sed en la internacia merkato ni povas per senĉesa grupa lernado en konkurenco vere krei internacian entreprenon pri reta sekureco. En la estonteco, ekzistos multaj aferoj, kiujn ni ne povas antaŭe vidi, sed ni plenas de fido."

En 2005, la korporacio Qiming Xingchen okazigis gazetaran konferencon pri sia strategio kaj la temo estas "forto de sereneco kaj garantio de fidindeco." Pri "sereneco", Yan Wangjia eksplikis, ke ĝi ampleksas "kuraĝecon, justecon, singardemon, sinregadon, persistadon kaj diligenton." Ŝi diris:

"Plej grava okcidenta filozofo Aristotelo konvinkiĝis, ke la homaro devas kulturi 4 virtojn, ili ĝuste estas kuraĝeco, justeco, singardemo kaj sinregado. Interalie, kuraĝeco kaj justeco bone konformas al ekspliko pri gvida forto en tradicia modelo. En komplika komerca konkurenco, singardemo kaj sinregado estas nemankigebla parto de elstara gvida forto, kompreneble inkluzivas persistadon kaj diligenton. En multaj jaroj, ni persistis en esploro al teknikoj pri reta sekureco kaj singardeme difinis lokon kaj faris aranĝon de merkata strategio, ni ne faris multajn erarojn, tio fontas en sereneco."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto