Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Huang Zhaoqin

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Nun, jam 31 taiwan-kapitalaj entreprenoj eniris en la industrian zonon kaj totala investo atingis 4,4 miliardojn da juanoj. En 2006, la industria zono realigis produktovaloron je 1,14 miliardoj da juanoj kaj financan enspezon je 110 milionoj da juanoj. Vicestro de administra komitato de la industria zono sinjoro Zhang Jinzhong diris, ke la unua intenco por krei la industrian zonon estas kreo de pli bona evolua medio al taiwan-aj komercistoj, kiel sinjoro Huang Zhaoqin.

"En media konstruo, ni ĉiuflanke altigis servan nivelon, rigardas entreprenojn kiel kernon en la konstruo de serva sistemo, kiu sin ligis kun la internacia socio. Ni liveras tutan procezan servadon en sankcio de programoj, ĉiudimensian servadon en konstruo de programoj kaj oftan servadon en funkciado de entreprenoj. Ni celas nur, ke eksteraj komercistoj sentu loĝon sekura, produkton trankvila, laboron agrabla kaj vivon ĝojiga."

En Luanxian, Huang Zhaoqin ne nur akiris sukceson de entrepreno, sed ankaŭ resaniĝis. Intervjuate, estrino de oficejo de la registaro de Luanxian sinjorino Pei Xiuwen klare memoris la seriozan malsanstaton de sinjoro Huang Zhaoqin, kiam li unuafoje venis al Luanxian. Ŝi diris:

"Tiam ni akceptis lin, li sidis en radoseĝo, serioze malsaniĝis, liaj manoj tremis, pro tio li ne povis preni manĝbastonetojn, nur uzis kuleron."

Pei Xiuwen diris, ke laŭ malsanstato de Huang Zhaoqin, la registaro de Luanxian petis ĉinan tradician kuraciston nomatan Qin Yutang. Kvankam tiam Huang Zhaoqin plenis de dubo pri kuraca metodo de la kuracisto, tamen kun la sinteno de provo li akceptis kuracadon de Qin Yutang. Estas ĝojige, ke post semajno, aperis klara reakcio de la korpo de Huang Zhaoqin, poste lia stato evidente pliboniĝis. En 2001, li baze resaniĝis. Sciinte la ŝanĝiĝon de lia malsanstato, taiwan-aj kuracistoj diris, ke tio estas miraklo medicine. Ankaŭ Huang Zhaoqin estis emociita.

"Mi opinias, ke tio estas miraklo, ĝuste ĉar tio estas miraklo, mi faris altan takson."

Komence, Huang Zhaoqin per radoreĝo malfacile venis al Luanxian, nun li vigle administras entreprenon kun dekmilionoj da usonaj dolaroj de kapitalo, Huang Zhaoqin diris, ke li bonvenigis sian duan printempon de vivo kaj afero. Nun li planas sian aferon, en 2007 li reinvestos 290 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui la 2-a-periodan inĝenieriaĵon de la korporacio Yelian kaj plivastigos sian industrion, li celas konstrui sian korporacion kiel bazon de kemiindustriaj konstruaj materialoj de la tuta lando.

Memorinte la neforgeseblan travivon en la lastaj jaroj, Huang Zhaoqin kortuŝite diris:

"Mi eble sidos en Luanxian por ĉiam, mi transmovos mian aferon en Luanxian. Mi esperas, ke en mia vivo mi bone konstruos ĉenon de la industrio kaj produktoj, tial mi ne forlasos Luanxian."

Karaj aŭskultantoj, ĵus estis la rakonto pri taiwan-a komercisto sinjoro Huang Zhaoqin, nun ni finu la programereton, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto