Vizitu Forumon

Kanada onklo de fuzhou-aj lernantoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Karaj aŭskultantoj, en Fuzhou, la ĉefurbo de la ĉina sudorienta provinco Fujian, vivas kanadano, kiu sin titolas "fuzhou-ano". Li nomiĝas Brain A Hodge.

72-jaraĝa Brain A Hodge estas ĝenerala direktoro de kanada Roka-Monta (Fuzhou) Medikamenta Limigita Korporacio. En multaj jaroj, Brain A Hodge aktive establis interkomunikon por ĉinaj kaj kanadaj entreprenaj rondoj, tial li akiris la ŝtatan amikan premion, donitan de la ĉina registaro. En libera tempo, Brain A Hodge ankaŭ laboras pri ĉina edukado, en la urbo Fuzhou li kreis kurson de la angla lingvo en multaj lernejoj por helpi al ĉinaj lernantoj altigi nivelon de la angla lingvo. Brain A Hodge diris, ke li havas multajn lernantajn amikojn, ili ofte sincere titolas lin "onklo". Hodiaŭ ni kune ĝuos laboron kaj vivon de Brain A Hodge en Fuzhou.

"Karaj aŭskultantoj, mi tre ĝojas, ke mi havas ĉi tian ŝancon babili kun vi pri mia vivo kaj laboro en Ĉinio."

Karaj aŭskultantoj, li ĝuste estas sinjoro Brain A Hodge, la rolo en hodiaŭa programereto. Li lertas en parolo. Parolante pri sia korporacio, li estas nehaltigebla.

"Nia korporacio ĉefe administras medikamenton, ni ĉefe importas kanadan ginsengon en Ĉinion, faras prilaboron kaj poste vendas ilin en la ĉina merkato."

Roka-Monta (Fuzhou) Medikamenta Limigita Korporacio estas tutkapitala filio de Kanada Roka-Monta Ginsenga Limigita Korporacio. Ĉi tiu korporacio estas monde fama kaj konsistas el diversaj kanadaj ginsengaj farmejoj. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, komence de la ĉina reformado kaj malfermo, sinjoro Brain A Hodge venis al Ĉinio. Tial, ĉina ŝanĝiĝo, alportita de la reformado kaj malfermo, profunde impresis lin.

"En 1984, mi unuafoje venis. Tiam, Ĉinio estis malriĉa kaj ne evoluinta. En 1987, mi duafoje venis, mi vidis, ke en ĉi tiu mallonga tempo Ĉinio grande ŝanĝiĝis, mi eĉ ne povis kredi tion. Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la situacio estis pli bona."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto