Vizitu Forumon

Travivaĵo de ĉinaj akciuloj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

La 1-an de decembro de 1990, shenzhen-a borso ekprovis, poste la 19-an de decembro, ŝanhaja borso fondiĝis. Tiel la ĉina akcia merkato inaŭguriĝis. En 1993, esplorante la sudon, Deng Xiaoping publikigis faman parolon pri vizito al la sudo. Li havis ĉi tian eksplikon pri la ĉina akcia merkato: "Ĉu valorpapero kaj akcia merkato estas bonaj, danĝeraj kaj sole apartenas al kapitalismo kaj ĉu socialismo povas uzi ilin? Ni devas permesi rigardadon, sed firme persisti en provado. Se post unu-aŭ-du jara provo, ĝi estos ĝusta, do ni malfermos, alie ni korektos kaj fermos ĝin... Entute, socialismo devas kuraĝe sorbi kaj referenci ĉiujn civilizaciajn fruktojn, kreitajn de la homara socio."

Post nelonge, pekina valorpapera limigita korporacio fondiĝis, ankaŭ pekinanoj havis ŝancon aĉeti akciojn. Akciulo Zhang Xin ĝuste estas unu el ili, kiuj la unuaj aĉetis akciojn, kaj lia motivo estis simpla.

"Tiam, mi volis nur aĉeti aŭton, sed mia deponaĵo nur estis 30 mil juanoj, tiam la plej malmultkosta aŭto superis 50 mil juanojn, tial por gajni monon, mi eniris en la akcian merkaton."

Tiam en borso, nur ekzistis unu komputilo, akciuloj viciĝis por negoco. Eĉ en ĉi tia medio, Zhang Xin riĉiĝis. Post unu jaro, la deponaĵo de 30 mil juanoj magie pliiĝis je 32 mil juanoj, li aĉetis aŭton per 15 mil juanoj, najbaroj tre enviis lin.

"En ĉi tia egala tempo, ĉiuj homoj estis samaj, parolis same, ankaŭ profito sama. Sed pro la akcia merkato mi tre fieris."

Zhang Xin diris, ke en la lasta jaro li aĉetis novan aŭton kun la marko Audi, same per mono el akcio.

Nun, kiel manĝado kaj dormo, administrado de akcioj fariĝis nemankigebla afero de ĉinoj.

Sed en la akcia merkato, same ekzistas malprofito. Liu Xiang estas verkisto kaj havas multan liberan tempon, tial li eniris en la akcian merkaton. En la dua duono de 2005, venis du-jara bova merkato de la ĉina akcia merkato, pli kaj pli da ĉinoj investis monon en la merkato. Laŭ statistiko, en la fino de 1994, la nombro de pekinaj akciuloj nur estis 200 mil, sed en la fino de 1997, la nombro superis 1,2 milionojn. Ankaŭ indico de akcio leviĝis senĉese, 4 mil punktojn, 5 mil punktojn kaj 6 mil punktojn, freneze leviĝis prezo de akcioj, ankaŭ ĝojis Liu Xiang.

"Post nelonge, mia mono duobliĝis."

Parolante pri la emocia tempo, Liu Xiang gajis.

"Ĉiutage leviĝis la prezo, la rapideco estas pli granda ol tiu de hara kresko."

Sed afero estas malfacile antaŭvidebla, la 9-an de oktobro de 2007, per la prezo de 11 juanoj li aĉetis mil akciojn, poste la prezo tuj malleviĝis, la 12-an de oktobro Liu Xiang aĉetis ankaŭ 500 akciojn, sed ankoraŭ malleviĝis, fine de oktobro li maltrankvilis kaj per la prezo je 8 juanoj vendis la akciojn.

Malleviĝo, malleviĝo! Komence de novembro, 2008, indico de ŝanhaja borso jam malleviĝis preskaŭ ĝis 1 700 punktoj. "Ne ekzistas nur profito en la akcia merkato!" Multaj novaj akciuloj veis.

"Mi lernis multajn sciojn el la malprofito. Almenaŭ mi scias, ke la akcia merkato havas riskon, ankaŭ lernis multajn sciojn pri merkato. Estontece, se mi refoje renkontos similan staton, mi faros pli bone."

Liu Xiang ankoraŭ tenas esperon pri la akcia merkato. Kaj miloj da ĉinaj akciuloj kune kreskas kun la ĉina merkato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto