Vizitu Forumon

Plano de Jampa Dainda pri kreo de entrepreno

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Antaŭ 4 jaroj, Jampa Dainda emeritiĝis, poste li kreis novan planon. Vidinte la ŝancon, el leviĝo de vendokvanto de sekalbrando, li investis kaj konstruiigs fabrikon pri produktado de sekalbrando areantan je 4 500 kvadrataj metroj. Li nomis la sekalbrandon "Jiangluokangsa", la nomo ĝuste estas kaj nomo de kvartalo, kie li loĝas, kaj la nomo de tibeta fama tosta kanto. En la lasta jaro, Jampa Dainda portis la produktaĵon kaj ĉeestis al ŝanhaja tutlanda ekspozicio de turismaj produktaĵoj, kaj la sekalbrando estas profunde bonvenigata de internaj komercistoj. Jampa Qainda diris:

"Post ĉeesto al la ekspozicio, mia poŝtelefono senĉese sonis, ĉiuj telefonantoj, tute celas aĉeti la sekalan brandon. Se diversflankaj kondiĉoj ekzistas, mi povos profiti 50 juanojn ĉiutage. Nun la ĉefa problemo estas, ke interna bezono estas granda, sed nia produkta kapablo estas ne sufiĉa."

Pro tio, en la venonta paŝo, Jampa Dainda aĉetos instalaĵojn kaj plivastigos produktan kapablon, varbos teknikistojn kaj, ne ŝanĝante la kvaliton, turnos la tradician malgrandskalan produktadon en industrion. Por tio, li petis de banko krediton je 4 milionoj da juanoj. Sed, Songji, edzino de Jampa Dainda, ne aprobis tion. Ŝi havas pli simplan penson pri la estonta vivo. Ŝi diris:

"Mi ne havas tre grandan celon. En la juneco, ni havis suferon, nun ni riĉiĝis, post diplomiĝo de niaj filinoj, mia plej granda volo ĝuste estas turismo. "

Fine de nia intervjuo, la geedzoj Jampa Dainda kune kantis la tostan kanton "Jiangluokangsa". Laŭ Jampa Dainda, la kanto diras: Jiangluokangsa estas mia naskiĝloko, ĉi tie ekzistas bongusta sekalbrando…


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto