Vizitu Forumon

Antikvaj konstruoj de Templo Jidu

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:38:44
Karaj amikoj, nun ni nin turnu al antikvaj konstruoj de la Templo Jidu, kie troviĝas konstruoj el la dinastioj Song, Yuan, Ming kaj Qing, kaj la plej malnovaj aperis antaŭ pli ol mil jaroj, ekzemple la dorm-ĉambro de la rivera dio. La strukturo de tiuj konstruoj estas la ligna, kaj la arkitektura stilo de ĉiu-dinastiaj konstruoj estas distingiĝa.

Turisto s-ro Guo Xiaoke el Pekino diris:

"La Templo Jidu similas al granda muzeo de arkitektura historio, ĉar videblas ĉi tie konstruoj el diversaj dinastioj. La ĉina antikva arkitekturo estas tre inspira por ni. Oni povas vidi heredon de la ĉina kulturo. La templo ne nur estas fama turisma vizitindejo, sed ankaŭ entenas la kulturan kremon."

Aparte mirinda estas strukturo de la templa pordo: Nur kvar grandaj kolonoj subtenas tri grand-spanajn tegmentojn dum 500 jaroj. Ĉe la fonto de Jishui-rivero staras la portalo Linyuan konstruita antaŭ 700 jaroj. La antikva pavilono nomata Draka Pavilono situanta en la sama loko havas eĉ pli altan arkitekturan valoron, ĉar ĝi ampleksas arkitekturajn stilojn de pluraj dinastioj: ĝia ŝtona fundamento devenis de la dinastio Song antaŭ pli ol mil jaroj, ĝiaj kolonoj devenis de la dinastio Yuan antaŭ 700 jaroj, kaj ĝia tegmento, de la dinastio Ming antaŭ proksimume 500 jaroj. La ŝtona balustrado ĉirkaŭ la fonto de Jishui-rivero simple estas nacia trezoro, ĉar ĝi estas ĝis nun la unika kaj ankaŭ bone konservata ŝtona balustrado el la dinastio Song de antaŭ pli ol mil jaroj. Sur la ŝtona balustrado gravuriĝis svastikaj desegnaĵoj. Kiel sciate, svastiko devenis de budaismo, tamen ĝi aperas en la taŭisma Templo Jidu, tio spegulas kunfandiĝon de budaismo kaj taŭismo historie.

Taŭista pastro Zhang el la Templo Jidu diris:

"Oni ofte alvenas por kulti al la rivera dio, petante de la dio feliĉon kaj pacon. Ĉiujare nia templo okazigas ankaŭ di-servan riton por beatigo."

La 6-a tago de la 6-a monato ĉiujare laŭ la luna kalendaro estas la naskiĝtago de la dio de Jishui-rivero. Tiutage la Templo Jidu aranĝas la templan foiron, kaj okazigas solenan di-servan aktivadon. Laŭdire, en la pasinteco, kiam la Templo Jidu sin trovis en la florada periodo, oni oferis pli ol dek mil porkojn kaj ŝafojn en la kultado okaze de la naskiĝtago de la rivera dio. Kvankam nun la kulta skalo multe reduktiĝis, tamen turistoj ankoraŭ povas vidi la spektaklan scenon de tiu kultado, kaj percepti iaman imponecon de la Templo Jidu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto