Vizitu Forumon

Arto de manĝaĵoj---ĝaŭzio kaj juanŝjao

(GMT+08:00) 2009-06-25 10:16:11

Printempa Festo estas novjara festo de la ĉina popolo. Estas multe da kutimoj kaj moroj en la popolo por celebri la feston. Kiam estas Printempa Festo, la popolo nepre manĝas du manĝaĵojn, ĝaŭzion kaj juanŝjaon, kiuj estas tradiciaj manĝaĵoj de Ĉinio. Ili havas fortan signifon en ĉina moro. Hodiaŭ mi konigos al vi la ĝiaŭzon kaj juanŝjao.

En multaj partoj de Ĉinio, ĝaŭzio estas nemankigebla manĝaĵo de la popolo dum Printempa Festo. Kiajn ajn pladojn ili preparas, ili nepre manĝas ĝaŭziojn kune kun siaj familianoj, ĉar ĝaŭzio signifas renkontiĝon kaj riĉaĵon.

Ĝeneraldire ĝaŭzio estas tia manĝaĵo, ke oni volvas la farĉon per farunpasta ŝelo kaj poste boligas la tuton. Laŭkutime estas multe da scioj pri la farada maniero, formo kaj manĝprocezo de ĝaŭzio. Oni metas legomon, viandon kaj kelkajn kondimentojn por fari la farĉon kaj hakas ĉion serioze. Ju pli laŭte la haktabulo kaj la tranĉilo sonas, des pli feliĉa la familio estas.

La formo de ĝaŭzio ankaŭ havas sciojn. Oni kutime faras ĝaŭzion kiel duonan lunon aŭ antikvan moneron. Tio signifas riĉaĵon kaj feliĉon. En komparo, oni kunpremas la randon de la ĝaŭzio kiel tritikan spikon. Tio signifas bonan rikolton en la venonta jaro.

Boliginte la akvo, ni laŭvice metas la ĝaŭziojn en kaldronon kaj milde renversas kaj turnas ilin en la bolanta akvo. Dum la boligado, ni bezonas meti malvarman akvon en la kaldronon 3 fojojn. Post pli ol 10 minutoj, ni povas manĝi la bongustajn ĝaŭziojn.

Laŭkutime ĉiuj familianoj devas kune prepari kaj manĝi la ĝaŭziojn. Se vi manĝas la farĉon faritan el dolĉa jujubo, vi vivos feliĉe en la nova jaro. Se vi manĝas kupran moneron en la farĉo, eble vi pli riĉiĝos en la nova jaro.

Ni ĉinoj manĝas ĝaŭziojn por bonveni novan jaron kaj manĝas juanŝjaojn por celebri la Lanternan Feston. Ĉiujare la Printempa Festo daŭras ĝis la Lanterna Festo. En tiu tago, ĉiuj familioj devas manĝi juanŝjaojn. Sed en suda parto de Ĉinio, oni nomas ĝin tangjuano. La faradaj manieroj de juanŝiao kaj tangjuano estas malsamaj.

En la norda parto de Ĉinio, la popolo ne propre faras juanŝjaon. Ili ofte aĉetas ĝin en la vendejo. Daoxiangcun kaj Guixiangcun estas plej famaj vendejoj vendantaj juanŝjaojn.

Sed en la suda parto de Ĉinio, la popolo kutimas fari tangjuanon hejme. Ningbo-tangjuano kaj Lai-tangjuano estas plej famaj tie.

Juanŝjao kaj tangjuano ambaŭ signifas renkontiĝon. Oni manĝas ĝin por gajni feliĉon kaj dolĉon en la vivo.

En Ĉinio, kiam estas Printempa Festo, ĉiuj familianoj kune manĝas ĝaŭziojn kaj juanŝjaojn esperante sekurecon kaj feliĉon en la venonta jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto