Vizitu Forumon

Dolĉa-acida ŝtonkapa fiŝo

(GMT+08:00) 2009-06-25 10:00:52

Materialoj:

Freŝa ŝtonkapa fiŝo 1

Pizo(aŭ verda fazeolo), karoto kaj freŝa bambuido, ĉiu en konvena kvanto

Vegetala oleo 150g

Sojo 3 kuleroj

Vinagro 4 kuleroj

Blanka sukero 3 kuleroj

Malseka amelo 3 kuleroj

Ŝenoprazo kaj rizvino modera kvanto

Preparado:

1 Senskvamigu kaj senbrankigu la fiŝon. Malfermu ĝian ventron por forigi la internaĵon kaj lavu ĝin. Faru sur la fiŝa korpo krucajn tranĉojn. Ŝmiru ĝin per sojo kaj rizvino kaj tiel konservu ĝin duonhoron. Per arda fajro fritu ĝin en bolanta oleo ĝis flaviĝo. Ĝin elpatigu kaj metu en la pladon.

2 Senŝeligu la karotojn kaj bambuidon kaj tranĉu ilin en kubetojn. Senŝeligu la pizojn. Brogu la kubetojn kaj pizojn.

3 Verŝu bovlon da akvo en la paton. Metu en ĝin la sukeron, vinagron, ŝenoprazon, karot-kaj bambuido-ku-betojn kaj pizojn. Boligu ilin per arda fajro. Enverŝu la malsekan amelon kaj kirlu ilin kelkfoje per truleto. Kiam la supo boliĝas, verŝu ĝin sur la fiŝon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto