Vizitu Forumon

Fritita renaĵo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:58:51

Materialoj:

Porkaj renoj 2

Vintraj bambuidoj 50g

Verdaj kapsikoj konvena kvanto

Porka graso 3 kuleroj

Rizvino 4 kuleroj

Sojo 2 kuleroj

Malseka amelo 2 kuleroj

Blanka sukero duon-kulero

Rafinita salo duon-kulero

Bongustiga pulvoro iomete

Preparado:

1 Trempu la porkajn renojn en akvo. Post unu horo elakvigu kaj forigu iliajn membranojn. Tranĉu ĉiun el ili laŭlonge en du partojn kaj forigu la blankecajn tendenojn interne. Faru sur la rena surfaco horizontalajn kaj vertikalajn tranĉetojn. Tranĉu la renojn en maldikajn pecojn, metu ilin en akvo kaj elpremu per manoj ilian blankan sekreciaĵon. Trempu ilin en varmeta akvo kaj elakvigu ilin, kiam ili ŝveliĝas.

2 kuiru la vintrajn bambuidojn en akvo. Elakvigu kaj tranĉu ilin en maldikajn pecojn. Lavu la verdajn kapsikojn, sensemigu kaj pecigu ilin.

3 Metu la porkan grason en varmigitan paton. Kiam la graso boliĝas, enmetu la renajn pecojn, rapide turnu ilin kelkfoje per truleto. Kiam la renaj pecoj alikoloriĝas, enverŝu duon-bovlon da akvo, sojon, vintrajn bambuidojn, salon kaj blankan sukeron. Kiam ili boliĝas, enmetu la kapsikajn pecojn kaj turnadu ilin kelkfoje per truleto. Enverŝu la malsekan amelon kaj miksu ĝin kun la ceteraj kuiraĵoj. Kiam ili boletiĝas, estingu la fajron kaj enmetu la bongustigan pulvoron.

Manĝu la pladon, dum ĝi estas varma.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto