Vizitu Forumon

Fritita koka internaĵo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:55:56

Materialoj:

Kokaj maĉ-stomakoj, hepatoj kaj koroj po 2-3

Celerioj 250g

Vegetala oleo 40g

Malseka amelo 2 kuleroj

Sojo,rafinita salo,ŝenoprazo, zingibro, rizvino, bongustiga pulvoro kaj blanka sukero, ĉiu en konvena kvanto

Preparado:

1 Forigu la membranon de la kokaj maĉ-stomakoj kaj tranĉu ilin en maldikajn pecojn. Tranĉu ankaŭ la kokajn hepatojn kaj korojn en maldikajn pecojn. Metu ilin kune en pladon kaj miksu ilin kun la sojo, salo, ŝenoprazo, rizvino, bongustiga pulvoro, blanka sukero kaj malseka amelo.

2 Senradikigu kaj senfoliigu la celeriojn. Tranĉu ilin en pecojn. Brogu ilin kaj malvarmigu ilin per malvarma akvo.

3 Varmigu la vegetalan oleon per arda fajro. Metu en la paton unue la internaĵajn pecojn kaj turnu ilin per truleto. Enpatigu ankaŭ la celeri-pecojn, turnu ilin kelkfoje per truleto. Tiam la plado estas preta.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto