Vizitu Forumon

Finiĝis Ĉina Handikapula Sportkunveno

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

Post daŭro en 8 tagoj la 7-a Ĉina Handikapula Sportkunveno finiĝis la 20-an de majo en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan. Ĝi estas rigardata kiel grava provo antaŭ la Pekinaj Paralimpikoj de 2008. La evento spegulis kuraĝon kaj luktemon de ĉinaj handikapuloj kaj ankaŭ reflektis komprenon kaj zorgon de la tuta socio al handikapuloj.

Al la sportkunveno kun 20 konkursobjektoj ĉeestis 14 700 sportistoj, trejnistoj, ĵurnalistoj, en- kaj eksterlandaj gastoj. La nombro de ĉeestantoj atingis rekordon en la historio de tiu ĉi sportkunveno. Organiza komitato de la sportkunveno mobilizis 350 mil loĝantojn al diversaj konkursoj por subteni sportistojn. Antaŭ la sportkunveno ĉirkaŭ 60 mil loĝantoj sin anoncis al la volontula servo, kaj fine pli ol 6 000 aliĝis al la volontula teamo. Pro fervora subteno de la tuta socio sportistoj rompis 336 ĉinajn kaj superis 91 mondajn rekordojn en la sportkunveno.

Kuraĝo kaj luktemo de handikapulaj sportistoj profunde emociis multajn spektantojn. Zhang Lei, suferanto de cerboparalizo el Ningxia, per 3 minutoj plenumis la 100-metran vetkuron post kelkfoja falado. Lia obstino kortuŝis milojn da spektantoj, kaj oni varme aplaŭdis por li. Pekinaj sportistinoj larmis de granda ĝojo pro la malfacila gajno en la rulseĝo-basketbala finalo. Post intensa matĉo en du ekstraj periodoj ili per la supereco de 1 poento venkis teamon de la provinco Yunnan, kaj gajnis la ĉampionecon. Krome iuj sportistoj montris bonkorecon al studentoj kun ekonomia malfacilo. Sportisto Yang Bozun el Tianjin intencis vendi orajn medalojn, gajnitajn en ĉi-foja sportkunveno, por helpi studentojn per la gajno.

La sportkunveno manifestis amon kaj zorgon al handikapuloj. La loka registaro konstruigis senbarajn instalaĵojn en 14 ĉefaj konkursejoj de la sportkunveno, 26 hoteloj per speciala servo akceptis sportistojn, kaj pli ol 6 000 volontuloj liveris zorgan servon. En la urbo Kunming pli ol 260 taksioj senpage servis al handikapuloj dum la sportkunveno.

Sukceso de la handikapula sportkunveno donas utilajn lecionojn kaj spertojn al la Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Paralimpikoj.

Qin Guangrong, estro de la provinco Yunnan kaj prezidanto de la organiza komitato, opiniis, ke la sportkunveno reduktis la distancon inter kompetentaj kaj handikapaj homoj, kaj forte akcelos rapidan disvolvon de la afero, koncerna al resanigo, kuracado, edukado, enoficigo kaj socia garantio de pli ol 80 milionoj da handikapuloj en la tuta lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto