Vizitu Forumon

Ĉinaj sportistoj gajnis ĉiujn orajn medalojn en Monda Ĉampionado

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 27-an de majo en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, finiĝis la 49-a Monda Tablotenisa Individua Ĉampionado. Ĉinaj sportistoj gajnis ĉiun el oraj medaloj de la entute 5 individuaj konkursoj.

La ĉina teamo 6-afoje gajnis ĉiun el oraj medaloj de la entute 5 individuaj konkursoj kaj 3-afoje gajnis ĉiun el oraj kaj arĝenataj medaloj de la entute 5 individuaj konkursoj en la Monda Ĉampionado.

Tiutage okazis finaloj de la virina duopa ludo kaj vira solludo. Ĉina sportisto Wang Liqin per 4 kontraŭ 3 venkis sian kolegon Ma Lin kaj gajnis la oran medalon de la vira solludo. Wang Nan/Zhang Yining per 4 kontraŭ 0 venkis siajn koleginojn Guo Yue/Li Xiaoxia kaj gajnis la oran medalon de la virina duopa ludo. Antaŭ tio la ĉina teamo gajnis la orajn medalojn de la virina solludo, vira duopa ludo kaj miksa ludo.

La 49-a Monda Toblotenisa Individua Ĉampionado inaŭguriĝis en la 21-a de majo. Al ĝi ĉeestis ĉirkaŭ mil sportiostoj el pli ol cent landoj kaj regionoj. La 49-a Monda Toblotenisa Kolektiva Ĉampionado okazos de februaro ĝis marto de 2008 en la ĉina urbo Kantono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto