Vizitu Forumon

Ĉina ŝakludistina teamo atingis akmeon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 29-an de majo en la rusa urbo Jekaterinburgo finiĝis la 1-a Monda Virina Kolektiva Ŝakkonkurso. La ĉina teamo konsistanta el junaj ŝakludistinoj akiris ĉampionecon superinte tradiciajn teamojn de Rusio, Ukraino kaj Armenio.

Sendube inter teamoj partoprenantaj la konkurson la ĉina estas la plej eminenta ne nur pro tio, ke ĝi atingis la ĉampionecon, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi per granda supereco venkis potencajn rivalojn dum la konkurso. En la 1-a raŭndo la ĉina teamo per 3,5 kontraŭ 0,5 venkis la vjetnaman, kiu gajnis la azian ĉampionecon en 2005, kaj poste ĝi per 4 kontraŭ 0 fiaskigis la rusan, kiu estis aranĝita kiel la unua semero de la konkurso. En la 3-a raŭndo la ĉina teamo per 4 kontraŭ 0 triumfis super la pola, kiu atingis la eŭropan ĉampionecon en 2005. Poste la ĉina teamo renkontis defion de la potenca kartvela, fine la du teamoj, havantaj similan stilon, egale dividis la matĉojn. Sekve la ĉina teamo respektive per 3,5 kontraŭ 0,5 venkis la ukrainan, armenan kaj ĉeĥan, kiuj ĉampioniĝis en la monda aŭ eŭropa konkurso. En la 8-a raŭndo la ĉina teamo per 4 kontraŭ 0 facile venkis la bocvanan kaj anticipis la ĉampionecon antaŭ la lasta raŭndo. Poste la ĉina teamo perfekte plenumis sian mision venkinte la germanan per 2,5 kontraŭ 1,5.

En la konkurso la venka proporcio de la ĉina teamo atingis ĉirkaŭ 85%, tiu ĉi rezulto estas tre malofta en diversaj kolektivaj konkursoj. La ĉina teamo konsistanta el ludistinoj en la averaĝa aĝo de 19 jaroj surprizis la ŝakludistan rondon, kaj oni nomas ĝin la Sonĝa Teamo.

En la periodo de la ludistinoj Xie Jun, Zhu Chen, Xu Yuhua, Qin Kaiying, Wang Ping kaj Wang Lei la ĉina teamo superregis en mondaj konkursoj kaj akiris ĉiujn kolektivajn kaj individuajn ĉampionecojn, tamen sekve de ilia eksiĝo la teamo perdis la superecon. Dank' al forta financa subteno de la registaro kaj specifa trejna sistemo la teamo fine trapasis la malfacilan periodon.

Antaŭ la konkurso amaskomunikiloj opiniis, ke krom la ĉina, ankaŭ la rusa, ukraina kaj kartvela plej probable gajnos la ĉampionecon. Sed kontraste kun la ĉina teamo, ili perdis sian brilon. Estas menciinde, ke en la konkurso 22-jara Zhao Xue ludis gravan rolon. Ŝi gajnis 5 kaj egale dividis 3 el 8 matĉoj. En la antaŭaj 3 olimpikaj konkursoj ŝi atingis bonan rezulton kaj du-foje gajnis premion por la plej elstara ludistino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto