Vizitu Forumon

Liu Xiang atingis ĉi-jaran rekordon en Nov-Jorko

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 2-an de junio en Nov-Jorko finiĝis atletika konkurso. Ĉina atleto Liu Xiang per 12,92 sekundoj akiris ĉampionecon de la 110-metra hurdokurado. Tiu ĉi rezulto rompis la rekordon de 13,03 sekundoj, kreitan de usona atleto Allen Johnson kadre de tiu ĉi konkurso, kaj atingis ĉi-jaran rekordon de la mondo. Al la matĉo ĉeestis ankaŭ eminentaj atletoj Terrence Trammell kaj Dominique Arnold. Laŭ regularo, sportisto, kiu miselanis ĉe la dua startigo, estas punata for de la matĉo. Dominique Arnold refoje ludis tragedion kiun li spertis pasintajare en Ŝanhajo, li estis punata for de la matĉo pro miselano ĉe la dua startigo. Startiĝinte Liu Xiang kuris post Terrence Trammell kaj Wilson, tamen post la 9-a hurdo li ekrapidiĝis, kaj spurtis la unua.

Post la matĉo Liu Xiang diris, ke li kuros pli rapide en la venonta Monda Ĉampionado en Osako, Japanio. Sun Haiping, trejnisto de Liu Xiang, diris: "Tiu ĉi atingo estas pli bona ol la atendita. Unuflanke ĝi rezultis el lia penado, kaj aliflanke ĝi atestis rimarkindan sukceson de lia sistema ekzercado depost la pasinta jaro." Pro laceco post longa vojaĝo kaj tempodiferenco Sun Haiping ne atendis bonan atingon en tiu ĉi konkurso. Li diris, ke Liu Xiang eble atingos 13,2 sekundojn. Post la konkurso Liu Xiang ankoraŭ sentis sin malkomforta pro tempodiferenco. Preparante sin por la matĉo Liu Xiang ne povis rapide stimuliĝi, tamen post la starto li tuj montris firman batalvolon. Sun Haiping diris, ke Liu Xiang estas matĉema sportisto, ju pli la rivaloj estas fortaj, des pli li stimuliĝas. Akceptante intervjuon, Sun Haiping diris: "Liu Xiang atingis bonan rezulton ankaŭ pro tio, ke la matĉo okazis inter eminentaj atletoj. Li diris, ke la du misstartoj de Dominique Arnold pli aŭ malpli ĝenis matĉantojn, tamen estas bone, ke Liu Xiang rapide reagis kaj tuj kuris laŭ sia ritmo. En gazetara konferenco post la matĉo, iu raportisto demandis Liu Xiang, ĉu la du misstartoj ĝenis lin, ĉar li startis ne la unua. Liu Xiang diris, ke iu ajn faktoro ne povas lin ĝeni, kaj li ĉiam penas fari sin pli bona. Transsaltante la 8-an hurdon li atingis la du antaŭkurantojn, kaj post la 9-a hurdo li superis ilin. Fine per la supereco de 0,03 sekundo li gajnis la matĉon. Sun Haiping diris, ke laŭ plano Liu Xiang preparas sin por la sekvanta konkurso, kiu okazos en la usona urbo Eugene, kaj al kiu ĉeestos pli fortaj atletoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto