Vizitu Forumon

Ĉina teamo ĉampioniĝis en Sveda Virina Flugpilka Konkurso

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 10-an de junio finiĝis la Sveda Virina Flugpilka Konkurso. En la finalo la ĉina teamo per 3 kontraŭ 0, respektive 25:14, 25:17 kaj 25:18, venkis la kuban, kaj triafoje akiris la ĉampionecon post tiu en 2003.

En la duonfinalo la ĉina teamo kaj la kuba respektive per 3 kontraŭ 0 facile venkis la serban kaj nederlandan. Antaŭ duona monato la ĉina kaj kuba jam trifoje matĉis inter si, ĉiu al la 3 matĉoj finiĝis post intensa ludo en 5 partioj, kaj la kuba okupis superecon de du matĉoj. Ĉi-foje la finalo de tiu ĉi tradicia konkurso denove okazis inter la du teamoj post tiuj en 1998 kaj 1999.

Por la finalo la ĉina teamo ŝanĝis dispozicion tiel, ke vicatakanto Ma Yunwen ludu anstataŭ Xu Yunli. Ludantaro de la ĉina teamo por la finalo konsistis el ĉefatakantoj Li Juan kaj Yang Hao, vicatakantoj Xue Ming kaj Ma Yunwen, kunaganto Zhou Suhong, dua transdonanto Wei Qiuyue, kaj liberludanto Zhang Xian. La kuba sendis al la finalo ĉefatakantojn Yumilka Ruiz Luaces kaj Calderon Diaz Rosir, vicatakantojn Zoila Barros Fernandez kaj Carrillo de la Paz Nancy, duajn transdonantojn Santos Allegne Yanelis kaj Daimi Ramirez, kaj liberludanton Lisbet Arredondo.

Komence de la unua partio la ĉina teamo gajnis poentojn per forta frapo aŭ serviro, kaj poste organizis diversajn atakojn. Ĉe la unua teknika paŭzo la ĉina teamo superis la kuban per 8:3. Poste ambaŭ atentis la ofensivan kvaliton, tamen la ĉina ĉiam tenis la superecon de ĉirkaŭ 5 poentoj. La kuba pene reduktis la ĉinan superecon per retoblokado, tamen tio ne povis malhelpi rapidan atakon de la ĉina teamo. Ĉe la dua paŭzo la ĉina teamo superis la rivalon per 16:10. Yang Hao per forta frapo aŭ serviro gajnis 3 poentojn, dum kubaj ludistoj kelkfoje misludis. Xue Ming poentis per rapida atako, tial la ĉina teamo atingis punkton de la partio, kaj pro misludo de la rivalo la ĉina gajnis la unuan partion per 25:14.

En la dua partio per atako de Carrillo kaj retoblokado de Barros la kuba teamo superis la ĉinan per 3:1, tamen la ĉina tuj organizis fortan atakon ĉe sia serviro, kaj renversis la poentaron en 8:5 antaŭ la unua paŭzo. Poste efiko de la ĉina teamo en atako kaj retoblokado evidente altiĝis, kaj pro tio la ĉina teamo superis la rivalon per 16:9. Post la dua paŭzo ĉina ludistino Zhou Suhong per altkvalita serviro kelkfoje malhelpis la rebaton de la rivalo. Malgraŭ tio, ke la kuba teamo penis en la lasta momento, tamen ĝi fine perdis la duan partion.

Zhou Suhong per forta frapo akiris unuan poenton en la tria partio, kaj poste la ĉina teamo kelkfoje poentis pro misludo de la kuba. Ĉe la unua paŭzo la ĉina teamo superis la rivalon per 8:6. Post kulmino de atako la ĉina teamo pliigis sian superecon ĝis 10:6. Ĉinaj ĉefatakantoj Li Juan kaj Yang Hao per forta atako premis la rivalon, kaj pro tio pliiĝis la ĉina supereco. Fine la ĉina teamo per 25:18 gajnis la trian partion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto