Vizitu Forumon

Ĉina teamo triumfis super indonezia en Sudirman-Pokalo

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 17-an de junio en Glasgovo, Skotlando, okazis finalo de la 10-a Sudirman-Pokala Volankonkurso. La ĉina teamo per 3:0 venkis la indonezian, kaj 6-afoje ĉampioniĝis en tiu ĉi konkurso.

Laŭ regulo en la finalo okazis matĉoj de miksa ludo, vira duopludo, virina solludo, virina duopludo kaj vira solludo, tamen pro tio, ke ĉinaj sportistoj gajnis la antaŭajn tri matĉojn, la finalo finiĝis plifrue kun la rezulto de la ĉina venko. Estas bedaŭrinde, ke oni ne povis spekti la virinan duopludon kaj la plej atendatan duelon inter la ĉina ludisto Lin Dan kaj la indonezia Hidayat Taufik.

La unua matĉo okazis inter la ĉina paro Zheng Bo/Gao Ling kaj la indonezia Flandy Limpele/Marisa Vita. La ĉina paro tuj atingis bonan staton, kaj sinsekve gajnis 3 poentojn per forta drajvo, dum la rivalo ludis singardeme. Antaŭ la intertempa paŭzo la ĉina paro okupis superecon de 11:5. Poste la rivalo intensigis ofensivon kaj intencis per rapida atako ŝanĝi la situacion, tamen la ĉina paro plena de vigleco akorde kunludis rezistante kontraŭ la forta ofensivo, kaj vastigis la superecon ĝis 15:8. Sed poste la indonezia paro prezentis la kulminon de la sinsekva gajno de 9 poentoj kaj superis la ĉinan paron per 17:16. Fine ili gajnis la unuan partion pro kelkaj misoj de la ĉina paro en la lasta momento. Komence de la dua partio la ĉina paro fojfoje faris mison, dum la rivalo forte tenis la ŝancon, kaj organizis efikan atakon. Ili per 8:3 superis la ĉinan. Gao Ling, kiu spertis diversajn gravajn konkursojn, montris sin tre aplomba antaŭ krizo. Ŝi per artifika serviro kaj superreta blokado kreis plurajn ŝancojn por poentiĝo. La ĉina paro egaligis la poentaron. Post intertempa paŭzo Marisa Vita estis juĝita pri faŭlo en serviro, tio evidente ĝenis ŝin kaj ŝian kolegon, dum la ĉina paro kaptis tiun ĉi ŝancon kaj per 21:17 gajnis tiun ĉi partion. Komence de lasta partio juĝisto kelkfoje faris juĝon malfavoran al la ĉina paro, tamen ili ankoraŭ montris sin memfidaj. La du flankoj fojfoje egaligis la poentaron. Poste la ĉina paro sinsekve gajnis 3 poentojn, kaj ŝanĝis la poentaron en 18:15, tamen la rivalo pene egaligis la poentaron. La ĉina paro akurate malhelpis vervan ofensivon de la rivalo, kaj atingis punkton de la matĉo. La ĉina paro per 2:1 gajnis la matĉon.

Vira duopludo okazis inter la ĉina duo Cai Yun/Fu Haifeng kaj la indonezia Kido Markis/Wijaya Candra. La ĉina duo havis bonan komencon, kaj superis la rivalon per 11:8 antaŭ la intertempa paŭzo. Poste Cai Yun/Fu Haifeng tenis fortan ofensivon, kaj per 21:11 facile gajnis la unuan partion. En la dua partio la indonezia duo malgrandigis la ĉinan superecon ĝis 1 poento. Post paŭzo la ĉina duo prezentis lertan kunludon, kaj ĉiam tenis sian superecon ĝis la fino je 21:13.

La lasta matĉo de virina solludo okazis inter la ĉina ludistino Zhang Ning kaj la indonezia Adriyanti Firdasari. Zhang Ning retrovis bonan staton post la perdo de 5 poentoj, kaj egaligis la poentaron je 8:8. Sed poste ambaŭ ludis tre singarde en alterna poentiĝo. Post la intertempa paŭzo Zhang Ning lanĉis fortan ofensivon, kaj firme regis la ritmon, dum Adriyanti Firdasari montris sin senpova kontraŭ drasta atako. Zhang Ning per 21:16 gajnis la unuan partion. Komence de la dua partio Zhang Ning okupis la superecon de 6:1. Evidenta supereco kvazaŭ vidigis al ŝi aŭguron de la venko. Post paŭzo la matĉo iris kvazaŭ sola prezentado de Zhang Ning. Adriyanti Firdasari montris fortan deziron al venko, tamen laŭkapableca distanco inter ili jam faris la matĉon sensuspensa. Zhang Ning gajnis la lastan partion per 21:9, kaj venkis la lastan rivalon por la fina venko de la teamo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto