Vizitu Forumon

Ĉina futbala teamo intense sin ekzercas por Azia Pokalo

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 7-an de julio inaŭguriĝos la 14-a Azipokala Futbala Konkurso. Ĝi estas kune gastigita de Indonezio, Malajzio, Tajlando kaj Vjetnamio. Por akiri bonan atingon en tiu ĉi grava konkurso, la ĉina teamo vizitis Usonon kaj matĉis kun lokaj teamoj antaŭ nelonge, kaj poste ĝi faris ferman trejnadon en la nacia trejna bazo en Xianghe, Hebei.

En unu semajno teamanoj estas provitaj de tre intensa trejnado. Lastasemajne en la norda regiono aperis tre varma vetero. La temperaturo atingis 36 gradojn, kaj la humideco superis 70% en sinsekvaj kelkaj tagoj. Futbalistoj anticipis sudorient-azian varman veteron kun alta humideco. Sed la varma vetero ne povis redukti viglecon de ĉinaj futbalistoj. Zhang Yaokun, meza arierulo el la urbo Dalian, diris: "La trejnado iris en tre bona atmosfero, kaj ĉiu ludisto montras sin tre vigla kaj verva. En tiu ĉi prepara periodo, ni rezervis fizikan forton kaj harmoniigis kunludon."

La trejnado estas direktita al fizika forto, taktiko kaj fiksloka kiko. Ekzercado de fizika forto estas gvidita de fremdlanda trejnisto. Antaŭe al la ĉina teamo mankis trejnisto de fizika forto, kaj pro tio la trejnado ne estis sistema. Por altigi fizikan forton de teamanoj, la Ĉina Futbala Asocio invitis al la teamo trejniston de la angla futbala klubo New Castle United.

Krome en tiu ĉi periodo Zhu Guanghu, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, ekzercis la teamon en kelkaj formacioj. Lia ĉefa taktiko estas defendo kaj rapida ŝanĝiĝo de defendo al efika atako. La ĉina teamo por ĉi-foja Azia Pokalo konsistas el ludistoj, servantaj por fremdlandaj kluboj, kaj tiuj, kiuj elstare ludis en la supera ligokonkurso de la Ĉina Futbala Asocio.

Por la baldaŭ okazonta finalkonkurso de la Azia Pokalo la ĉina teamo estas distribuita al la grupo C, en kiu estas ankaŭ la irana, uzbeka kaj malajzia, unu el la gastigantoj de la konkurso. Zhu Guanghu diris: "La irana delonge estas potenca en Azio, kaj la uzbeka atingis ĉampionecon en la Azia Sportkunveno, 1994, dum la malajzia, kvankam ne tiel forta, tamen havas avantaĝon kiel unu el la gastigantoj, tial ĉiu el ili minacas la ĉinan teamon, kaj grava punkto en la preparo estas kiel efike demoralizi ilin."

En la lasta Azia Pokalo la ĉina teamo per eminenta ludo kaj avantaĝo kiel la gastiganto okupis la duan lokon. Ĉi-foje la ĉina teamo celas avanci al la duonfinalo. Ĉeftrejnisto de la ĉina teamo montris sin memfida pri tiu ĉi celo. Li diris: "Ni estas memfidaj pri la celo malgraŭ multaj malfaciloj, ĉar ni faris multajn supozojn pri tio, kio eventuale okazos en matĉoj, kaj ni estas pretaj por venki ĉiujn malfacilojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto