Vizitu Forumon

Sankta fajro de Specialaj Olimpikoj flamigis amon

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 12-aj Someraj Specialaj Olimpikoj inaŭguriĝos oktobre en Ŝanhajo. La 29-an de junio en Ateno okazis ceremonio por akiro de la sankta fajro de la Specialaj Olimpikoj.

La ceremonio estis okazigata laŭ antikva moro eĉ la akropolo de Ateno. En la akompano de melodia flutludo, du flamininoj en tradiciaj vestoj malrapide paŝis al la sankta loko por akiri la fajron. Kiel konate Specialaj Olimpikoj estas fondita por intelektaj malfruiĝintoj, la greka koncerna fako sendis al la ceremonio knabinon, trafitan de intelekta malfruiĝo, por akiri la sanktan fajron. Je ĉirkaŭ la 12-a horo de la 29-a ekbrulis la fajro de la 12-aj Someraj Specialaj Olimpikoj.

Prezentante la Specialajn Olimpikojn, okazontajn en Ŝanhajo, Tian Xuejun, ĉina ambasadoro en Grekio, diris, ke la Specialaj Olimpikoj unuafoje okazos en Ĉinio; ĝi estos solena renkontiĝo de intelektaj malfruiĝintoj el diversaj lokoj de la mondo kaj antaŭ kunveno prezentanta harmonion de la mondo kaj progreson de civilizacio.

Akirinte la fajron, oni ekbruligis la torĉon, kaj startigis kuradon de leĝplenumantoj kun la torĉo por la Specialaj Olimpikoj. Tiu ĉi aranĝo simbolas amon al handikapuloj. Antaŭe por Specialaj Olimpikoj oni okazigis la kuradon nur en Grekio kaj la lando, en kiu okazos Specialaj Olimpikoj, tamen ĉi-foje ĝi okazos en 10 landoj kaj regionoj. En la ceremonio Zhou Taitong, plenuma vicprezidanto de la Ŝanhaja Organiza Komitato por la 12-aj Someraj Specialaj Olimpikoj, faris parolon. Li diris, ke Ateno havas historion de pli ol 5 000 jaroj, kaj estas konata kiel la lulilo de la eŭropa civilizacio. La kurado startos ĉi tie, kaj post vojaĝo tra la 5 kontinentoj la torĉo atingos Ĉinion, ankaŭ kiu havas tre longan historion kaj brilan civilizacion same kiel Grekio. Ĉi-foja kurado atingos la rekordon pro la longa itinero tra 10 landoj kaj regionoj.

En la kurado partoprenis ĉinaj kaj grekaj reprezentantoj. Kurinte tra 7 ĉefaj lokoj de Ateno ili transdonis la torĉon al la ĉina ambasadorejo en Grekio. Fraŭlino Li Yuyun, ordinara policano el Ŝanhajo, estas unu el la du ĉinaj reprezentantoj de la kurado. Ŝi diris: "Antaŭe mi nur iomete sciis pri Specialaj Olimpikoj, tamen partopreninte la kuradon mi pli bone konis ĝin. Fakte ĝi servas ankaŭ kiel platformo por ke intelektaj malfruiĝintoj prezentu sian talenton."

Peter Karasto-Yiannis, 29-jara greko, partoprenos flugpilkan konkurson de la Specialaj Olimpikoj. Li akceptas trejnadon de 14 jaroj. Li diris, ke gravas ne la gajno de ora medalo, sed la partopreno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto