|
|
||
Anwar Moore okupis la duan lokon per 13,12 sekundoj, la plej bona atingo en sia profesia vivo, kaj Lashawn Merritt okupis la trian lokon per 13,18 sekundoj, dum usona veterano Allen Johnson okupis la kvinan lokon. Krome 6 usonanoj, al la finalo ĉeestis ankaŭ alia ĉina atleto Shi Dongpeng, tamen li okupis la lastan lokon per 13,42 sekundoj.
Pro la manko de kuba stelo Dayron Robles kaj franca fama atleto Ladji Doucouré, la finalo estis rigardata kiel konkurso inter ĉinaj kaj usonaj atletoj, kaj pro la relativa malsupereco de Shi Dongpeng, fakte Liu Xiang la sola rivalis kun 6 usonanoj. Liu Xiang estis distribuata sur la 5-a kurejo inter Dominique Arnold kaj Ryan Willson. Allen Johnson okupis la 3-an kurejon, kaj Lashawn Merritt, Anwar Moore, David Payne kaj Shi Dongpeng troviĝis respektive sur la 1-a, 2-a, 7-a kaj 8-a.
Startinte la 8 atletoj rapide elanis. En la antaŭa duono Liu Xiang plejparte troviĝis sur la dua loko, tamen poste li iom-post-iome okupis superecon. Post la lasta hurdo lia supereco jam garantiis la gajnon, tiam li kun facila mieno retrorigardis la sekvantojn. Liu Xiang plene prezentis sian superecon en spurto. Elektronika ekrano montris lian atingon de 13,03 sekundoj. Poste teknikaj oficistoj determinis, ke Liu Xiang finis la kuradon per 13,01 sekundoj, pli rapide je 0,11 sekundo ol la usonano Anwar Moore.
En gazetara konferenco antaŭ la finalo Liu Xiang faris parolon, kiu surprizis ĉeestantojn. Li diris, ke li probable finos la kuradon per 12,85 sekundoj, se diversaj faktoroj estos favoraj. Malgraŭ tio, ke li ne povis atingi tiun ĉi rezulton, tamen la parolo manifestis lian memfidon.
Laŭzano estas loko favora al Liu Xiang. Pasintajare li per la atingo de 12,88 sekundoj kreis la mondan rekordon. Ĉi-foje li estis akceptata de la organiza komitato kiel supera gasto. Oni aranĝis por li luksan ĉambraron kaj ankaŭ aŭton kun ŝoforo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |