Vizitu Forumon

Internacia Biciklado ĉirkaŭ Qinghai-Lago

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:09:55

La 13-an de julio sur la centra placo de la urbo Xining inaŭguriĝis la 6-a Internacia Biciklado ĉirkaŭ Qinghai-Lago. Ĝi estas unu el la plej influhavaj biciklokonkursoj en Azio. La tuta konkurso konsistas el 6 stadioj kun la totala distanco de 1392,7 kilometroj. En la 9-taga konkurso sportistoj biciklas tra kelkaj stadioj troviĝantaj sur alta marnivelo ĉirkaŭ Qinghai-Lago. Al tiu ĉi konkurso ĉeestas 21 teamoj, inkluzive de la usona Eltrova Kanalo. Ili konkuras pri la premio de 250 mil usonaj dolaroj.

Matene de la 16-a, la konkurso komencis la trian stadion. Sportistoj startis de bird-insulo ĉe la lago kaj, veturinte 152 kilometrojn ili atingis la urbeton Xihai. Allan Davis, membro el la usona teamo Eltrova Kanalo, tenis la flavan ĵerzon. Li gajnis la trian stadion, kaj okupis la unuan lokon respektive laŭ la finiŝo kaj totala atingo. Ĉina biciklisto Li Fuyu, kolego de Allan Davis, akiris la bluan ĵerzon de tiu ĉi stadio, kaj gajnis la azian premion. Jennings Cameron, membro de la brita teamo DFL, ricevis la titolon Grimpisto pro sia elstara atingo en tiu ĉi stadio. En ceremonio Allan Davis kelkfoje akceptis premion. Li diris: "Tiu ĉi stadio estis iom malfacila. Mi volas danki miajn kolegojn kaj la teamon Eltrova Kanalo pro ilia kuna klopodo. Mi multe ĝojas, ke mi surmetis la flavan ĵerzon."

Li Fuyu akceptis intervjuon. Respondante la demandon kiel aziaj biciklistoj povas trarompi la botelkolon en sia profesio, li diris, ke aziaj biciklistoj devas partopreni mondajn gravajn konkursojn tiel, ke ili povu iom post iom kutimiĝi al diversaj konkursoj." Li diris, la Internacia Biciklado ĉirkaŭ Qinghai-Lago estas iniciatita antaŭ kelkaj jaroj, tamen ĝi disvolviĝas tre rapide; kompare kun iuj eŭropaj konkursoj ĝi estas iom neperfekta, sed estante ĉino, li multe fieras pro tiu ĉi granda konkurso en Ĉinio.

Li Fuyu diris, ke ĉinaj biciklistoj nepre devas altigi la nivelon por tiri pli da eminentaj sportistoj al tiu ĉi konkurso; kun proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj tiu ĉi sporto pli rapide disvolviĝos, kaj pli da konkursoj okazos en Ĉinio. Li jam akiris kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto