Vizitu Forumon

Ĉinio serĉos ĉeftrejniston por futbala teamo

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

La 18-an de julio ĉina futbala teamo per 0 kontraŭ 3 perdis la matĉon kun la uzbeka. De 27 jaroj la ĉina teamo unuafoje ne povis kvalifikiĝi al kvaronfinalo de la Azia Pokalo. La fiasko vekis fortajn kritikojn de fanoj kaj amaskomunikiloj. La Ĉina Futbala Asocio frontas al granda premo. La 22-an la asocio okazigis kunvenon kun ĉeesto de kelkaj vicprezidantoj. Ili resumis la fiaskon, kaj diskutis pri reorganizado de la ĉina teamo kaj kandidatoj por la venonta ĉeftrejnisto de la teamo. Iu el la asocio diris, ke la asocio prezentos planon pri kandidatoj al la Ŝtata Sporta Administracio, kaj rekomendoj el manaĝeroj estos bonvenaj.

La Ŝtata Sporta Administracio estas tre malkontenta pro la fiasko en la Azia Pokalo. Ĝi postulas, ke la futbala asocio prezentu planon pri la teamo, precipe pri kandidatoj de ĉeftrejnisto de la teamo. Sed oni ne povas plenumi la dungadon de ĉeftrejnisto en unu aŭ du monatoj, ĉar unue la futbala asocio devas traktadi kun kandidatoj, kaj poste ricevi konfirmon de la Sporta Administracio.

La 18-an de julio la ĉina teamo ludis kontraŭ la uzbeka en la lasta matĉo de la grupo C kadre de la Azia Pokalo. Antaŭ tio la ĉina teamo jam akiris 4 poentojn. Ĝi dividis matĉon kun la irana per 2 kontraŭ 2, kaj venkis la malajzian per 5 kontraŭ 1. La ĉina teamo kvalifikiĝis al la kvaronfinalo, se ĝi venkis la uzbekan, aŭ dividis la matĉon kun la lasta. Sed la ĉina teamo fiaskis en tiu ĉi matĉo, kaj de 27 jaroj ĝi unuafoje ne povis avanci al la kvaronfinalo de la Azia Pokalo. Post la fiasko, Xie Yalong, vicprezidanto de la Ĉina Futbala Asocio, diris: "Reveninte al la hejmo, koncernaj funkciuloj zorge resumos la malsukceson, tamen nun la asocio ankoraŭ ne povas konfirmi kandidaton de la venonta ĉeftrejnisto. Estas supozeble, ke la nuna ĉeftrejnisto Zhu Guanghu baldaŭ eksiĝos, kaj la futbala asocio denove komencos serĉi sukcedanton de tiu ĉi posteno. Ĉu tiamaniere oni savos la ĉinan futbalon?

Fiasko de la ĉina teamo tuj vekis atenton de amaskomunikiloj, eĉ fremdlandaj. La 19-an de julio la brita novaĵ-agentejo Reuters faris raporton sub la titolo "Ĉinio intencas dungi francon Jean-Pierre Papin kiel ĉeftrejniston". Poste Jean-Pierre Papin mem konfesis, ke li akceptos esploron de la Ĉina Futbala Asocio. En la pasintaj 20 jaroj Ĉinio dungis 4 fremdlandajn ĉeftrejnistojn, tamen krom serbo Bora Milutinovic, neniu sukcesis en Ĉinio. Amaskomunikiloj rimarkigis, ke la gvida principo de la Ĉina Futbala Asocio, ĉiufoje celanta sukceson de la teamo en la azia konkurso por la kvalifiko de la Mondpokalo, kaŭzis lomgdaŭran stagnon de la ĉina futbalo. Antaŭ pluraj jaroj la ĉina asocio pretendis bone efektivigi la ĉinan Superan Ligkonkurson kaj trejni junajn ludistojn, tamen por garantii trejnadon de la nacia teamo kaj eĉ komercajn matĉojn ĝi fojfoje neglektis la Superan Ligkonkurson kaj konkursojn de junuloj, kaj ĝuste pro tiu ĉi fenomeno la futbala merkato malekspansiis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto