Vizitu Forumon

Ĉampioniĝo de iraka teamo transcendis esencon de futbalkonkurso

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

Vespere de la 29-a de julio en Ĝakarto okazis finalo de la Azipokala Futbalkonkurso. La iraka teamo per 1 kontraŭ 0 venkis la saudi-arabian, kaj unuafoje ĉampioniĝis en la Azipokalo. Post la finalo granda nombro da irakaj futbalaj fanoj svarmis sur stratoj spite al malpermeso de la registaro kaj minaco de terorista atako. Svingante nacian flagon ili kantis kaj dancis por celebri la sukceson. Amaskomunikiloj opinias, ke sukceso de la iraka teamo alportis ĝojon, fieron kaj memfidon al Irako, kiu plene suferas pro la milito, kaj tiu ĉi venko transcendis esencon de la konkurso.

En la lastaj jaroj la iraka teamo atingis brilan sukceson en gravaj konkursoj. Ĝi okupis la 4-an lokon en la Atenaj Olimpikoj de 2004, kaj akiris subĉampionecon en la Azia Sportkunveno de 2006. Estas nesupozeble, ke la teamo, kiu atingis brilan sukceson, venis el la lando troviĝanta en milita tumulto.

La teamo, konsistanta el sunaistaj, ŝijaistaj kaj kurdaj futbalistoj, per sia solidareco venkis fortajn rivalojn en la konkurso spite al diversaj malfaciloj kaj malfavoroj. La sukceso forgesigis al irakanoj reciprokan malintimecon. Svingante la nacian flagon lli svarmis sur stratoj. Multaj kun larmoj en okuloj reciproke brakumis kaj ĝoje kriis.

Oni ĝenerale opinias, ke sukceso de la iraka teamo havas signifon super la konkurso mem. Unue la sukceso alportis al la iraka popolo ĝojon kaj memfidon tre maloftan de la lastaj jaroj; due en la nuna situacio kun ofta konflikto inter diversaj sektoj la sukceso povas esti rigardata kiel simbolo de la nacia solidareco. Sukceso de la teamo kaj ĝoja celebrado de irakanoj el malsamaj religioj manifestas, ke irakanoj povas forigi diverĝon inter sektoj kaj efektivigi nacian repacigon. Sed ĝojo kaj memfido el la sukceso estas portempaj, ĉar la iraka popolo ankoraŭ alfrontas kruelan realon.

Por eviti la aperon de perforto kontraŭ futbalaj fanoj, antaŭ la finalo de la Azipokalo la iraka sekureca departemento dekretis rigoran restrikton al veturiloj kaj malpermeson al pafada celebro. Imamoj per laŭtparolilo alvokis, ke oni tenu sin sobra kaj ne pafu, tamen iuj ankoraŭ ne povis regi la ekscitecon. Pafado mortigis almenaŭ 7 homojn kaj vundis dekojn.

En Irako la sekureca situacio estas ankoraŭ tre serioza. De post eksplodo de la iraka milito ĉiutage ĉirkaŭ 100 civiluloj mortas aŭ vundiĝas pro diversaj perfortoj. La 25-an de julio, post kiam la iraka teamo venkis la sudkorean en duonfinalo de la Azipokalo, futbalaj fanoj kolektiĝis sur stratoj por celebri la venkon, sed ekstremistoj direktis atakon al senkulpaj fanoj. Eksplodoj mortigis almenaŭ 55 homojn kaj vundis 135 homojn. Nun en Irako politika repacigo stagnas pro grava diverĝo pri distribuado de povo kaj resursoj inter sunaistoj, ŝijaistoj kaj kurdoj. Tiuj ĉi problemoj ne povas tuj foriĝi, tial al la iraka popolo necesas longa klopodo por realigi la nacian repacigon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto