Vizitu Forumon

Ceremonio je unu jaro antaŭ Pekinaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

Posttagmeze de la 7-a de aŭgusto sur la suda placo de la Pekina Olimpika Domego okazis promesfara ceremonio de olimpikaj volontuloj por signi 1-jaron antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, kaj Jacque Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, atribuis al volontulaj reprezentantoj flagon de la olimpika volontularo. Chen Zhili, unua vicprezidanto de la Organiza Komitato, kaj Hain Verbruggen, prezidanto de la Kunakordiga Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, lanĉis memorkoverton por la promesfara ceremonio je unu jaro antaŭ la olimpikoj. Liu Qi kaj Jacque Rogge skribis egigrafon "Ridetanta Pekino" kaj "Volontularo reprezentas la olimpikan spiriton" respektive por la memorkoverto.

Antaŭ la ceremonio, Liu Jian, direktoro de la Sekcio de la Organiza Komitato pri Volontularo, metis Ridetantaj Ringoj ĉirkaŭ la brakon de Jacque Rogge, kaj volontulaj reprezentantoj donacis al Jacque Rogge insignon kaj gazeton de la olimpika volontularo.

La ceremonio estis okazigata de la Organiza Komitato, la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, la Kunakordiga Laborgrupo pri la Olimpika Volontularo kaj aliaj fakoj koncernaj al la olimpikoj. Al ĝi ĉeestis respondeculoj de la Kunakordiga Laborgrupo pri la Olimpika Volontularo kaj pli ol 600 volontulaj reprezentantoj.

Ĝis la 6-a de aŭgusto pli ol 560 mil homoj sin anoncis aliĝi al la volontularo por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, interalie pli ol 300 mil sin anoncis en Pekino. De aŭgusto tiuj ĉi anoncintoj partoprenos diversajn bonfarajn aranĝojn kaj volontulan servon de la konkursoj Bonŝanca Pekino. Ĉirkaŭ 15 mil homoj aliĝos al la volontula servo dum la konkursoj Bonŝanca Pekino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto