Vizitu Forumon

Solena celebro je unu jaro antaŭ Pekinaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

La 8-an de aŭgusto en diversaj lokoj de Ĉinio oni okazigis solenan ceremonion por celebri la retrokalkulon de unu jaro antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. Tiutage en parkoj kaj sur placoj kelkcent miloj da pekinanoj partoprenis matenan sportadon por esprimi sian subtenon al la Pekinaj Olimpikoj. Vespere la celebro atingis kulminon sur la placo Tian'anmen.

Vespere sur la placo Tian'anmen okazis solena ceremonio. Kiam la olimpika retrokalkula tempomezurilo, staranta apud la placo, montris la 20-an horon, pli ol 4 000 pekinanoj kaj gastoj el la internacia olimpika familio ĝoje kriis, ĉar la Pekinaj Olimpikoj okazos je tiu ĉi horo post unu jaro. Poste Jacque Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, disdonis invitilon al membroj de la Internacia Olimpika Komitato. Li invitas ĉiujn membrojn sendi sportistojn al la Pekinaj Olimpikoj. En sia parolo, li laŭdis Pekinon pro ĝia bona preparado, kaj alvokis junulojn el diversaj lokoj de la mondo kolektiĝi en Pekino post unu jaro. Li diris: "Olimpikoj estas grandioza ceremonio por diskonigo de la olimpika valoro kaj por diverslandaj junuloj revantaj pri sporto. Ĝi alportas sonĝon al junuloj kaj inspiras ilin. Mi alvokas, ke junuloj el diversaj lokoj de la mondo kolektiĝu en Pekino post unu jaro."

Okaze de la unu jaro antaŭ la olimpikoj Pekino memfidoplene atendas revuon de la mondo. Antaŭ nelonge en gazetara konferenco, okazigita de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, sinjoro Wang Wei, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato, diris: "Okazigi karakterizajn kaj altnivelajn olimpikojn estas nia promeso al la mondo kaj ankaŭ la postulo kaj atendo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Ĝenerale la preparado por la olimpikoj ebene progresas."

Konstruado de olimpikaj konkursejoj, la plej peza tasko en la preparado, estas laŭplane plenumata. 6 el 37 novaj konkursejoj jam finkonstruiĝis. Krom la Nacia Stadiono, kiu kompletiĝos en 2008, la ceteraj finkonstruiĝos ĉi-jare. Krome la konkursa tagordo estas difinita, kaj projekto de la torĉa stafetkurado jam publikiĝis. Pekino planas, ke la torĉa stafetkurado atingu la montpinton Ĉomolangma.

Sinjoro Hain Verbruggen, prezidanto de la Kunakordiga Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, portas la mision inspekti la Pekinajn Olimpikojn tuj post kiam Pekino sukcesis en la peticiado. Rilate al la pekina preparado li diris: "Preparado de la Pekinaj Olimpikoj estas tre sukcesa en diversaj kampoj. Depost startigo de la preparado la Kunakordiga Komisiono ĉiam okazigas gazetaran konferencon post sia regula sesio en Pekino, tamen ĝis nun oni trovis neniun seriozan problemon en la preparado, tial oni aŭskultis nur pozitivan takson."

Malgraŭ la granda sukceso en la preparado, la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj havas prudentan konon pri la laboroj en la venonta jaro. Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato, diris: "La Organiza Komitato alfrontas defiojn el diversaj fakoj, ĉar la preparado tuŝas diversajn fakojn. La plej grava estas tio, ke ni klopodu por ke la cirkonstanco, serva nivelo, urba civilizacio kaj ĝentileco de loĝantoj pli favoru la olimpikojn. Nia celo estas okazigi karakterizajn kaj altnivelajn olimpikojn, tial ni memfide renkontos tiujn ĉi defiojn kaj venkos diversajn problemojn por sukcese okazigi la olimpikojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto