Vizitu Forumon

Ĉinio gajnos oran medalon?

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

Monda Atletika Ĉampionado 2007 inaŭguriĝos sabate en la stadiono Nagai de la japana urbo Osako. Sportistoj el diversaj landoj plenforte klopodos atingi bonan rezulton en tiu ĉi grava konkurso antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. Ĉinoj priatendas, ke la ĉina flughomo Liu Xiang ĉampioniĝu kaj finu la historion, ke ĉinaj sportistoj ne povis gajni oran medalon en la lastaj 3 ĉampionadoj. Krome la atentata estas ankaŭ tio, ĉu la usona atleto Jeremy Wariner plenumos sian promeson rompi mondan rekordon de la 400-metra kurado, ĉu usonanoj superregos plu en tiu ĉi ĉampionado.

En la jaro 2003 Liu Xiang per la atingo de 13,23 sekundoj okupis la trian lokon post la du usonanoj Allen Johnson kaj Terrence Trammell en la 110-metra hurdokurado de la Pariza Monda Ĉampionado. Du jarojn poste en la Helsinka Monda Ĉampionado, estante ĉampiono de la Atenaj Olimpikoj, li okupis la duan lokon post la franca atleto Ladji Doucouré pro la malsupereco de 0,01 sekundo. Ĉi-foje Liu Xiang, posedanto de la monda rekordo, havas la solan celon atingi la ĉampionecon.

En la Serba Monda Ĉampionado 1999 ĉina sportistino Liu Hongyu gajnis la oran medalon de la virina 20-kilometra piedirado. Sed poste ĉinaj sportistoj gajnis nur du kuprajn kaj unu arĝentan medalojn en tiu ĉi ĉampionado. Ĉi-foje ĉinaj sportistinoj Zhou Chunxiu, Wei Yanan kaj Qin Wangping havas la kapablon gajni la oran madalon respektive en maratono kaj piedirado.

Finalo de la vira 100-metra kurado estas la plej alloga. Ĉi-foje oni enfokusigis la flughoman rivaladon sur la jamaikan atleton Asafa Powell, posedanton de la monda rekordo, kaj la usonanon Tyson Gay, kiu kreis ĉi-jaran rekordon. Tyson Gay pretendis: "Asafa Powell estas nevenkebla, kaj ankaŭ mi nevenkebla, tamen unu el ni certe malsukcesos en Osako." Krome Tyson Gay estas kapabla ankaŭ por la 200-metra kurado, tial li kaj kelkaj aliaj probable gajnos du orajn medalojn aŭ pli da

.

En la Helsinka Monda Ĉampionado la usona delegacio gajnis 14 orajn medalojn kaj per la gajno de 25 medaloj okupis la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj. Ĉu Usono tenos plu la superecon? Franca Novaĵ-Agentejo opinias, ke la usona pozicio estas nerenversebla, tamen la supereco malgrandiĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto