Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis Virina Futbala Mondpokalo 2007

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56
Vespere de la 10-a de septembro solene inaŭguriĝis en la ĉina municipo Ŝanhajo la Virina Futbala Mond-Pokalo 2007 de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj. La konkursado okazas respektive en kvin ĉinaj urboj Ŝanhajo, Hangzhou, Chengdu, Wuhan kaj Tianjin. De la 10-a ĝis la 30-a de septembro, 16 fortaj teamoj el la tuta mondo partoprenos en intensa konkursado por gajni la plej altan honoron de la monda virina futbalado.

La inaŭguro okazis en la stadiono Hongkou de Ŝanhajo. La Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj Ĉina Organiza Komitato dediĉis al la spektantoj artan prezentadon kun la temo "Bela forto". La prezentado plenverve manifestas la grandegan ĉarmon de virina futbalado. Ĉina fama kantistino Wei Wei kantis la ĉefteman kanton de la inaŭguro "Knabino, futbalado"

En la alta tajdo de la inaŭguro prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj Joseph S. Blatter oficiale proklamis la Virinan Futbalan Mond-Pokalon 2007, malfermita. "Nun mi tre ĝojas proklami la Virinan Futbalan Mond-Pokalon 2007, oficiale malfermita!"

La Virina Futbala Mond-Pokalo fondiĝis en 1991 kaj okazas en la kvara jaro. La Unua Virina Futbala Mond-Pokalo okazis en la ĉina suda urbo Kantono, en la jaro 1991. Pro tio, prezidanto Joseph S. Blatter diris en siaj salutvortoj al la inaŭguro, ke la mond-pokalo estas "hejmen-ira" mond-pokalo. Li diris: "Ĉinio estas fonto de futbalo. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj tiu ĉi sporto en plej frua rudimenta formo emerĝis en Ĉinio. La Virina Futbala Mond-Pokalo 2007 okazas en Ĉinio. Ni povas diri, ke ĝi revenas hejmen."

La Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj proklamis, ke la televida relajsado de la mond-pokalo unuafoje kovros pli ol 200 landojn kaj regionojn de la mondo. Pli ol 1 900 raportistoj kaj televiziaj laborantoj partoprenas en raportado. Pro la zorgema laborado de la Ĉina Organiza Komitato, ĉinaj fervorantoj pri futbalado montras sian grandegan entuziasmon kaj subtenon al virina futbalado. 70% de la biletoj estas menditaj. Vicprezidanto de la Ĉina Futbala Asocio kaj plenuma sekretario de la Ĉina Organiza Komitato de la mond-pokalo sinjorino Xue Li diris: "Ni esperas, ke ĉifoja mond-pokalo estos festivalo por futbal-fervorantoj kaj la Virina Futbala Mond-Pokalo 2007 estos la plej sukcesa mond-pokalo."

La konkursado de la mond-pokalo espereble estos la ĝis nun plej intensa kaj brila. Ĉar en la lastaj jaroj la virina futbalado flugrapide disvolviĝis. Ĉeftrejnisto de la brita teamo sinjorino Hope Powell diris: "Mi pensas, ke la ĉampiono de tiu ĉi mond-pokalo estos plej suspensa. La distanco inter la teamoj estas senprecedence malgranda. Pli da teamoj esperas gajni venkon. Pro tio la matĉado estos pli alloga."

La mond-pokalo estos senprecedence influa kaj brila. En la sekvaj 20 tagoj, la futbal-fervorantoj en diversaj lokoj de la mondo povas pere de televido kaj aliaj amaskomunikiloj, kune kun la futbalistinoj, la "belan virinan futbaladon kaj belan mond-pokalon" okazantan en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto