Vizitu Forumon

Agnes Szavay kroniĝis en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

Vespere de la 23-a de septembro en Pekino finiĝis Ĉina Teniskonkurso de Asocio de Profesiaj Tenisistinoj (WTA). En la solluda finalo, hungara tenisistino Agnes Szavay venkis la duan ludistinon de tiu ĉi konkurso, Jelena Jankovic el Serbio, per 2:1. Tio estas la dua ĉampioneco, gajnita de Agnes Szavay ĉi-jare en la rondira konkurso de WTA. La finalo daŭris en 2 horoj kaj 55 minutoj, tio atingis la rekordon en la historio de tiu ĉi konkurso.

En la duonfinalo, Jelena Jankovic, troviĝanta en tre bona stato, eliminis faman ludistinon Lindsay Davenport. Ankaŭ Agnes Szavay atingis bonan rezulton en diversaj konkursoj. Ĉi-jare tiu ĉi 18-jara hungara fraŭlino avancis al la kvaronfinalo de la Usona Konkurso kaj gajnis en sia profesia vivo la unuan ĉampionecon de la rondira konkurso de WTA en la itala urbo Palermo. Ĉi-foje en la duonfinalo Agnes Szavay venkis la ĉinan ludistinon Peng Shuai. Kompare kun Jelena Jankovic, Agnes Szavay estas relative malforta, tamen antaŭ la finalo ŝi diris, ke ŝi ne timas la serban rivalon. Antaŭ tio ili neniam matĉis inter si.

En la antaŭaj tri partioj de la unua matĉo ambaŭ tenis propran serviron. En la 4-a partio Jelena Jankovic sinsekve poentis per la dekstra atako kaj rompis la serviron de Agnes Szavay. En la 5-a partio inter la du ludistinoj okazis intensa batalo. Agnes Szavay sukcese kaptis la 5-an ŝancon rompi la serviron de la rivalo, kaj poste ŝi gajnis la propran serviron. La poentaro restis je 3:3. En la postaj 6 partioj ili respektive tenis propran serviron, kaj pro tio la matĉo iris en la decidan partion. Agnes Szavay la unua atingis la partian punkton, tamen Jelena Jankovic tuj prenis la ŝancon kaj gajnis la unuan matĉon per 9:7.

La perdo de la unua matĉo influis la animstaton de Agnes Szavay. Jelena Jankovic sukcese rompis la serviron de Agnes Szavay kaj gajnis la propran serviron. Jelena Jankovic superis la rivalon per 2:0. Agnes Szavay tenis la propran serviron, kaj poste ŝi kvazaŭ revenis al la bona stato en la duonfinalo, en kiu ŝi venkis la ĉinan rivalon Peng Shuai. Ŝi rompis du servirojn de Jelena Jankovic kaj tenis la du proprajn. Poste ŝi refoje tenis la propran serviron kaj facile rompis la serviron de la rivalo. Post la du matĉoj ili revenis al la egaleca komenco.

En la decida matĉo Agnes Szavay montris plu la tendencon. Ŝi gajnis la antaŭajn 3 partiojn. Tiam ŝi jam gajnis 9 sinsekvajn partiojn de la malsupero de 1:5 en la dua matĉo. Poste Jelena Jankovic gajnis la unuan propran serviron en tiu ĉi matĉo, tamen Agnes Szavay ne donis al ŝi pluan ŝancon. Hungara fraŭlino Agnes Szavay, kiu unuafoje partoprenis la Ĉinan Konkurson, levis la trofeon.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto