Vizitu Forumon

Ĉinio severe batos dopadon en sportaj konkursoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:22:25

Posttagmeze de la 29-a de aŭgusto en la Pekina Olimpika Novaĵa Centro okazis gazetara konferenco pri laboroj kontraŭ dopado en sportaj konkursoj. Respondeculoj de koncernaj departementoj el la Ŝtata Sporta Administracio kaj la Ŝtata Administracio pri Nutraĵoj kaj Medikamentoj ĉeestis la konferencon kaj faris respondojn al raportistoj.

En la 90-aj jaroj Ĉinio ekpraktikis en la tuta lando kontraŭdopadan ekzamenon. Sportistoj registritaj en diversaj sportaj asocioj de la tuta lando kaj tiuj portoprenantaj en provincnivelaj konkursoj estas enigitaj en la liston de la ekzameno. La ekzameno tuŝas 58 sportbranĉojn. En la jaro 1990 oni faris ekzamenon al 165 sportistoj. La nombro pliiĝis ĝis 9 426 en la jaro 2006. Laŭ la absoluta nombro la ĉina kontraŭdopada ekzameno okupas avangardan lokon. En la jaro 1998 la Kontraŭdopada Centro sub la Ŝtata Sporta Administracio komencis praktiki novan metodon de sanga ekzameno al sportistoj de fizikfortaj sportbranĉoj.

Pro intensigo de la ekzameno la rilatumo de pozitiva reakcio el la ekzameno malaltiĝas jaro post jaro. Nun en Ĉinio la rilatumo restas ĉirkaŭ 0,4% malplialte ol la monda nivelo de 1,98% en la jaro 2006. Por garantii ekzamenan kvaliton kaj akuratecon, la Kontraŭdopada Komisiono de la Ĉina Olimpika Komitato postulas, ke sportistoj registritaj en diversaj sportaj asocioj akurate raportu pri sia kieo kaj senkondiĉe akceptu eksterkonkursan ekzamenon sen anonco.

Kun proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj, kontraŭdopada ekzameno estas atentata de diversaj flankoj. En la gazetara konferenco, Jiang Zhixue, estro de la Departemento pri Eduko kaj Scienco sub la Ŝtata Sporta Administracio, reasertis la starpunkton de la ĉina registaro rezolute oponi dopadon. Jiang Zhixue diris, ke dopado ne nur damaĝas sanon de sportistoj kaj ĝenas ilian trejnadon, sed ankaŭ malobservas la principon de honesta konkurado kaj internacie rekonatan sportecon kaj estas trompaĵo, kiu serioze ĝenas sanan kaj daŭrigeblan disvolvon de la sporta afero. La ĉina registaro tre atentas la laborojn kontraŭ dopado. En la jaro 1989 la ĉina registaro difinis kontraŭdopadan orientilon de la strikta malpermeso, rigora ekzameno kaj severa puno.

Depost la fondo de la Monda Kontraŭdopada Agentejo en la jaro 1999, kiel unu el aziaj delegitoj, Ĉinio estas membro de konsilio de la agentejo. Ĉinio plurfoje partoprenis kontraŭdopadajn laborojn en olimpikoj, Azia Sportkunveno kaj aliaj gravaj internaciaj konkursoj, invitite de la Internacia Olimpika Komitato, la Monda Kontraŭdopada Agentejo, la Azia Olimpika Konsilio kaj internaciaj individuaj sportaj federacioj, kaj ludas gravan rolon en la internacia batalo kontraŭ dopado.

Chen Zhiyu, estro de la kontraŭdopada sekcio de la serva departemento sub la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la Internacia Olimpika Komitato pliigos la nombron de la kontraŭdopada ekzameno en la Pekinaj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto