Vizitu Forumon

Unuafoje prezentiĝis uniformoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:25:56

Vespere de la 20-a de januaro en la halo Lulun de Ĉina Popola Universitato okazis inaŭguro de dezajnoj de uniformoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Jiang Xiaoyu kaj Tang Xiaoquan, plenumaj vicprezidantoj de la Pekina Olimpika Organiza Komiato, kaj Wolfgang Bentheimer, ĝenerala direktoro de la firmao Adidas en Ĉinio, inaŭguris la dezajnojn.

Uniformoj por la olimpikoj kaj paralimpikoj prezentiĝas kun desegno de bonaŭspiciaj nuboj. Ruĝaj uniformoj estas por laborantoj, la bluaj por volontuloj kaj la grizaj por teknikaj oficistoj.

La dezajnado komenciĝis la 5-an de decembro, 2005, kaj ĝin partoprenis specialistoj el Kultura Sekcio de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, Pekina Instituto de Vestaĵa Teknologio, Akademio de Artoj de Qinghua-Universitato, Ĉina Centra Akademio de Belartoj kaj la firmao Adidas, oficiala partnero de la Pekinaj Olimpikoj. La 30-an de aŭgusto, 2007, la dezajnoj estis akceptataj de la Internacia Olimpika Komitato.

Sinjorino He Yang, vicprofesoro el Pekina Instituto de Vestaĵa Teknologio, kiu delonge okupiĝas pri vestaĵa dezajnado, multe emociiĝis kaj sentis grandan honoron, kiam ŝi estis akceptita de la dezajnteamo. Cerbumante pri dezajnoj ŝi tamen perceptis iom da pasiveco. Kutime artistoj rifuzas similecon, sed preferas liberan imagon kaj soifas al akiro el hazarda inspiriĝo, tamen dezajnado por la olimpikaj kaj paralimpikaj uniformoj estas limigita de iuj normoj, ĉar oni devas uzi definitajn desegnojn, kolorojn, kaj reliefigi emblemojn de la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Komence He Yang ne povis rapide akomodiĝi al la novaj kondiĉoj. "En la komencaj tri monatoj mi ne povis akiri sugeston de io nek sufiĉe bone kompreni kernan desegnon", ŝi diris, "desegnoj, fasonoj kaj emblemoj estas difinitaj, tamen ni ne sciis kiel kombini ilin". Ŝi kaj aliaj teamanoj komencis serĉi la solvon. En la ĉina kulturo oni tre zorgas pri kontrasto de figuraĵa tendenco, tial se oni uzus la kernan desegnon en granda spaco, la dezajno prezentiĝos tre banala. Poste dezajnistoj elektis unu el nubo-desegnoj kaj metis ĝin ĉe la lumbo. Blanka nubo forte kontrastas kun la ĉefkoloro kaj donas komfortan vidon. Tiu ĉi dezajno tuj ricevis aprobon kaj ludis ŝlosilan rolon por la definitiva akcepto.

Dum la olimpikoj kaj paralimpikoj la Organiza Komitato liveros uniformojn al ĉirkaŭ 130 mil laborantoj, volontuloj kaj teknikaj oficistoj. Tiuj ĉi vestaĵoj estos sponsorataj de la firmao Adidas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto