Vizitu Forumon

Tutlanda Vintra Sportkunveno

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:25:56

La 18-an de januaro en la ĉina nordorienta urbo Qiqihaer inaŭguriĝis la 11-a Tutlanda Vintra Sportkunveno. Akceptante intervjuon de nia raportisto, oficisto el Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke en disvolviĝo de la vira neĝtabulado, artsketado kaj kelkaj aliaj sportoj oni povas trovi, ke la ĉina strategio pri disvolvo de vintraj sportoj jam atingis evidentan efikon.

Por akceli disvolvon de vintraj sportoj, la Ŝtata Sporta Administracio ellaboris la longan strategion, kun la celo atingi ekvilibron en disvolvo de vintraj kaj someraj sportoj kaj de glaciaj kaj neĝaj sportoj.

Pro klimataj kandiĉoj, antaŭe vintraj sportoj povis esti praktikataj nur vintre en la nordorienta regiono, tamen nun en sudaj urboj oni konstruis sketejojn kaj skiejojn, oni ŝuldas tiun ĉi progreson al la strategio pri disvolvo de vintraj sportoj. Sed pro granda limigiteco de naturaj kondiĉoj, vintraj sportoj estas multekostaj, kaj financado de la registaro tute ne sufiĉas, tial merkatado estas la grava maniero disvastigi vintrajn sportojn. Wang Yitao, oficisto el Ŝtata Sporta Administracio, diris: "La registaro aktive proponas, ke provincoj kaj municipoj, kiuj posedas kondiĉojn, disvolvu vintrajn sportojn. Tiuj ĉi sketejoj kaj skiejoj plejparte estas finance subtenataj de entreprenoj, tio estas merkata maniero kaj disvolviĝo de vintraj sportoj dependas de la socia evoluo.

Por akceli disvolvon de vintraj sportoj en la suda landparto la Ŝtata Sporta Administracio metis 14 vintrajn sportojn en la Tutlandan Sportkunvenon. Wang Yitao diris, ke oni aldonos 4 vintrajn sportojn en la 11-a Tutlanda Sportkunveno por veki atenton pri vintraj sportoj kaj atingi ekvilibron inter vintraj kaj someraj sportoj.

Krome, oni atentas ekvilibron ankaŭ inter glaciaj kaj neĝaj sportoj. Ĉinaj sportistoj havas la kapablon akiri orajn medalojn el ĉirkaŭ 6 olimpikaj sportoj, nome la virina 500-metra rapidsketado, virina 1000-metra rapidsketado, virina stafetsketado, para artsketado, aera lertaĵo de virina liberstila skiado kaj tiu de la vira. Ĝenerale ĉinaj sportistoj estas postiĝintaj, tial la Ŝtata Sporta Administracio koncentris la atenton trejni sportistojn pri la vira liberstila neĝtabulado por atingi la ekvilibron inter la glaciaj kaj neĝaj sportoj.

La strategio ankaŭ celas altigi la rezulton de glaciaj sportoj, en kiuj ĉinaj sportistoj posedas superaĵon. Ekzemple, la arta sketado multe progresis en ĉi-foja tutlanda sportkunveno, kaj pluraj junaj sportistoj montris altan nivelon. Sed delonge ĉinaj sportistoj estas malfortaj en arteco de la prezentado. Organiza komitato de la vintra sportkunveno starigis virinan kaj viran liberstilajn sketadojn por ke sportistoj rigardu la matĉon prezentado kaj tiel fortigu la artecon.

Pro praktikado de la strategio la progreso de vintraj sportoj estas evidenta. Por atingi bonan rezulton en olimpikoj, la Ŝtata Sporta Administracio koncentras atenton al ĉefaj konkursobjektoj kaj sportistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto