Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis Nacia Naĝ-Centro

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:25:56

Antaŭtagmeze de la 28-a de januaro inaŭguriĝis la nacia naĝ-centro Akva Kubo, unu el gvidsignaj konstruaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj. De la 31-a de januaro ĝis la 5-a de februaro en ĝi okazas la Ĉina Malferma Naĝkonkurso.

La nacia naĝ-centro kaj Nacia Stadiono, la ĉefsportejo de la Pekinaj Olimpikoj, estas du gvidsignaj konstruaĵoj de la olimpikoj. En la nacia naĝ-centro okazos konkursoj de naĝado, plonĝado kaj sinkrona naĝado dum la olimpikoj.

La nacia naĝ-centro sin trovas en kuba konstruaĵo, kies aspekto konsistas el 1 437 aerkusenoj. Sub radioj de la suno la tuta konstruaĵo aspektas kvazaŭ aro da vezikoj. Tra la membrana tegmento la suno povas prilumi internon de la konstruaĵo, tio donas al homoj komfortan kaj trankvilan senton. Sinjoro Bill Smith, raportisto el Germanio, diris: "Ĝi estas tre mirinda kaj eksterordinara kompare kun aliaj naĝhaloj en la mondo, kaj ankaŭ la najbara Nacia Stadiono certe profunde impresos sportistojn kaj spektantojn per sia beleco."

Tiutage Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, Guo Jinlong, pekina urbestro, kaj monoferantoj el Hongkang, Aomen kaj Taiwan, ĉeestis inaŭguron de la Akva Kubo. Chen Gang, pekina vicurbestro, donis ateston pri kvalito de la konstruaĵo kaj oran ŝlosilon al Li Aiqing, prezidanto de la organiza komitato de la Ĉina Malferma Naĝkonkurso. Tio signifas, ke post la konstruado en pli ol 4 jaroj la Akva Kubo kompletiĝis kaj estis akceptata.

La konstruaĵo atingis plurajn rekordojn. Ĝi estas la unua konkursejo, konstruita per tetrafluoridoetilenaj aerkusenoj, en Ĉinio, kaj ankaŭ la plej granda konkursejo de membrana strukturo kun komplikaj funkcioj en la mondo.

Sinjorino Chen Lei, plenuma ĉefinĝeniero de la konstruo, diris: "Ni estas tre emociiĝaj. En la pasintaj 4 jaroj ni faris grandan penon, ĉar ĉiu paŝo estis tre malfacila. Laŭ la areo ĝi ne estas tre granda, tamen teknike iuj partoj de la konstruo estas unikaj kaj tre malfacilaj, tial nia impreso estas tre malfacile eldirebla per lingvo."

Malsame ol aliaj konkursejoj, konstruitaj por la olimpikoj, la Akva Kubo, kiu estas plenumita per monrimedoj, oferitaj de samlandanoj el Hongkong, Aomen kaj Taiwan, kaj ĉindevenuloj el diversaj landoj, havas 17 000 sidlokojn, el ili 6 000 estas permanentaj kaj la ceteraj estas portempaj.

Post la Pekinaj Olimpikoj la Akva Kubo estos reformata kiel internacia furor-centro por sporta trejnado, kultura amuzo kaj distrado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto