Vizitu Forumon

Mondpokala Plonĝkonkurso en Akva Kubo

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:29:30

La 19-an de februaro en la nacia naĝcentro Akva Kubo inaŭguriĝis la Mondpokala Plonĝkonkurso Bonŝanca Pekino. Tiutage komenciĝis la vira duopa plonĝado de 3-metra salttabulo. La ĉina duo Qin Kai/Wang Feng sendube estas la plej forta konkuranto pri ĉampioneco de tiu ĉi objekto. Dmitry Sautin, 34-jara rusa sportisto, la plonĝista caro, klopodas kun sia partnero por gajni kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj.

Laŭ regularo de la konkurso, ĉiu teamo rajtas sendi nur unu duon al la vira duopa plonĝado de 3-metra salttabulo. La finalo okazos vespere de la 19-a.

Inter 22 duoj ĉeestantaj al la vira duopa plonĝado la ĉina duo Qin Kai/Wang Feng, kiu kroniĝis pasintajare en la Monda Ĉampionado, estas la plej atendata. 21-jara Qin Kai stabile ludas en diversaj konkursoj, kaj 29-jara Wang Feng estas la plej aĝa el la ĉina teamo kaj hava multajn spertojn. Post ekzercado en pli ol unu jaro ili akordas en la kunludo. Pasintajare ili partoprenis ĉiun el tri stacioj de la Monda Plonĝkonkursa Serio kaj gajnis senescepte la oran medalon.

Kanada mirinfano Alexandre Despatie kaj la partnero Arturo Miranda defios la ĉinan duon. Por la ĉina teamo tiu ĉi duo estas forta rivalo. Pasintajare ili okupis la duan lokon en la Monda Ĉampionado.

Forta konkuranto por la ora medalo estas ankaŭ la germana veterana duo Andreas Wels and Tobias Schellenberg, kiu gajnis arĝentan medalon en la Atenaj Olimpikoj. Ili estas ĉirkaŭ 30-jaraj, tamen restas en bona stato. Pasintajare ili okupis la trian lokon en la Monda Ĉampionado.

Estas menciinde, ke ĉi-foje la rusa veterano Dmitry Sautin rezignis pri la individua matĉo, ĉar la rusa teamo ankoraŭ ne povis akiri kvalifikon por la vira duopa plonĝado de 3-metra salttabulo de la Pekinaj Olimpikoj. Li kun la juna partnero Yuriy Kunakov forte sturmos al la ora medalo. Laŭ regularo, tiuj, kiuj enviciĝos inter la antaŭaj 4 lokoj, ricevos la kvalifikon. Tio estas la plej atendata en la finalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto